Senpedala biciklo de discentra rado

Senpedala  biciklo

Kiel soriri deklivon sur senĉena biciklo? La tradicia Meleagra Biciklo-Kurado ĉiujare kunvenigas en la urbon Segovio plurajn dekojn da biciklemuloj pretaj klopodi. Plimultaj penas antaŭenigi sian biciklon per stirilmovoj. Aliaj adoptis la metodon elpensitan de Manolo Parra, per kiu li venkis en la 1991-a biciklo-kurado. Sufiĉas modifoj ĉe la malantaŭa rado kaj tre praktiki…


Ekde la 1930aj, krom paŭzoj, ĉiun 25an de decembro en la monumenta hispana urbo Segovio okazas originala kurado por senĉenaj bicikloj, nome konata "Meleagra Biciklo-Kurado" pro la premio por la venkinto: kuirpreta meleagro; la dua kaj tria respektive ricevas anason kaj kokidon. La rendevuo estas je la 11a matene ĉe la placo Azoguejo. La partoprenantoj laŭvice unue sobiras rekton de ĉirkaŭ 200 metroj, trairas platan placon kaj fine soriras straton. Ili devas laŭpove alveni plej supre. Venkas tiu plej diste alveninta sen meti piedon sur la grundon. Estas malpermesite ankaŭ levi la radojn dis la grundo.

Kiel antaŭenigi senĉenan bicicklon?: rapide movante la stirilon. Krom demeti la ĉenon, kio estas deviga, la partoprenantoj ofte adaptas siajn biciklojn:

Tiel estis ĝis antaŭ ĉirkaŭ 20 jaroj, kiam Manolo Parra partoprenis per novspeca biciklo: biciklo de discentraj radoj de li mem elpensita. Anstataŭigante la radspokojn per aliaj pli malgrandaj, aŭ ilin plilongigante per dratoj, li ŝanĝis la pozicion de la nabo. Tiel la biciklanto, "saltante" sen delasi la stirilon kaj sen demovi la piedojn de la piedapogilo, kapablas profiti la kroman impulson generitan de la discentraj radoj rotaciantaj.

Biciklo  senpedala de discentra rado

La unuaj modeloj de ĉi tia biciklo kiujn Manolo konstruis havis du malgrandajn radojn kaj ambaj estis discentraj, kio postulis grandan penon por samtempigi ilian rotaciadon. Se sukcese, antaŭirado pluis. Sed kiam la radoj rotaciis je malsamaj ritmoj, ne eblis bicikladi plu.

Discentra rado[D]

En 1990 Manolo atingis la duan pozicion en la Meleagra Biciklo-Kurado per ĉi tia biciklo, kaj en 1991 li estis la venkinto. De tiam, aliaj ekdecidis provi lian elpensaĵon kaj konstruis similajn biciklojn. Ĉar la bicikloj de discentraj radoj pruvis sin pli efikaj ol la normalaj, ekde 1994 la Meleagra Biciklo-Kurado havas du kategoriojn: bicikloj normalaj kaj discentra-radaj. Tio estis ia "revolucio" en la Meleagra Biciklo-Kurado.

Manolo mem rakontas al ni la tiamajn ŝanĝojn de la biciklo-kurado:

Esti eble en la 93a aŭ 94a kiam mi demetis la du malgrandajn radojn por unu sola granda.

Antaŭ la revolucio, la itinero ne havis ĝustadire celejon. Temis pri sordekliva kurado, dum kiu ĉiuj falis pli malpli frue. Venkis tiu kiu alvenis plej for. Kiam oni kreis la kategorion por discentraj radoj, necesis difini celejon, kiun iomaj partoprenantoj atingis; inter ili poste okazis dua biciklo-kurado sed kun samtempa starto: venkis la plej rapida. Kun miaj malgrandaj radoj mi ne havis ŝancon rapidi. Eble mi povus instali du grandajn discentrajn radojn; mi ne provis tion ĉar plilongigi la antaŭan forkon ŝajnas al mi komplike.

En la jaroj 1998a kaj 2000a, Manolo atingis la trian pozicion per sia biciklo de unu discentra rado.

Al Manolo sufiĉas trisekunda video por montri la korpomoviĝon necesan por impulsi la biciklon.

Cetere, Manolo estas delonga Esperanto-aktivulo kaj dum multaj jaroj estis estrarano de Hispana Esperanto-Federacio.

Por pli scii

Carrera del Pavo sin cadena (Meleagra Biciklo-Kurado sen ĉeno): Pluraj fotoj pri diversaj momentoj de la Meleagra Biciklo-Kurado 2005a kaj pri detaloj de partoprenintaj bicikloj, normalaj kaj discentra-radaj. Tekstoj en la hispana.

Priskbribo de bildoj ĉi-paĝaj

Pretersalti la bildo-priskribojn

Detalo pri la malantaŭa discentra rado:

La foto montras la malantaŭan duonon de biciklo, de ĝia maldekstra flanko. La biciklo ne havas sidilon, ĉenpuŝilojn, pedalojn, krankojn kaj krankŝafton. La krankŝaftingo tenas lignan cilindron samdiametran, kies ekstremoj (iom ebenigitaj supraflanke) utilas por apogi la piedojn.

Longa kaj dika ferplato tenas la malantaŭan radon anstataŭante la selforkon. La ferplato estas meze faldita kaj aspektas kiel har-pinglo aŭ pinĉilo. La faldopunkto orte ĉirkaŭas la bicicklan seltubon, al kiu ĝi estas boltita. Je du trionoj de la tuta longo dis la seltubo, la ferplato estas ena-flanke boltita al la ekstremo de la selforko, ĝuste super la entranĉo kiu ĉe normala bicicklo tenas la rado-akson. La ferplato havas truon ĉiuekstreme, kie estas fikstita la akso de la malantaŭa rado.

La malantaŭa rado estas discentra. Se la rada diametro mezuras 10 unuojn, la nabo, sur-fote horizontale centrita rilate la radon, situas 7 unuojn dis la supro de la radringo kaj 3 unuojn dis la malsupro. La supraj spokoj estas plilongigitaj per dratoj fiskitaj ĉe la spoko-kapoj, por tiel atingi la nabon. La malsuprajn spokojn anstataŭas dratoj.

Reveni post la bildon Detalo pri la malantaŭa discentra rado