Enhavo:
Citaĵoj el pluraj libroj Eduardo Galeano en kiuj li mencias la biciklon.
Ĉi libro kunigas artikolojn kaj eseojn verkitajn inter 1989 kaj 1992, temantajn pri la memoro, realo kaj profetaĵo de Ameriko.
El La rajto je la ĝojo (paĝo 83):
Mi imagas Montevideon plena de bicikloj. Kial oni ne kreas biciklovojojn finfine? Biciklovojoj en la bulvardo, en la avenuoj, en la larĝaj stratoj. Biciklon oni malmulte uzas, pro la risko, atingi, ke la kranio estu frakasita. Montevideo povus esti, devus esti, la unua latin-amerika lando reagiva kontraŭ la usona aŭtomobil-religio. Kial ne? Pro mensa koloniismo? Biciklo estas la plej malmultekosta transportilo, krom la kruroj. Ĝi ne venenigas la aeron, nek poluas la silenton, nek ŝtopas la stratojn. Se estus biciklovojoj, la lando ŝparus petrolon, kaj multaj homoj ŝparus veturbiletojn kaj liberiĝus el la turmentaj plenplenaj busoj.
El La nepuniteco de la sakra motoro (paĝo 250):
En 1992 estis plebiscito en Amsterdamo. La loĝantoj decidis duonigi la jam tre limigitan areon kie aŭtomobiloj veturas, en tiu nederlanda urbo kiun biciklistoj kaj piedirantoj reĝas. Tri jarojn poste, la itala urbo Florenco ribelis kontraŭ la aŭtomobil-reĝimo, la diktaturo de la aŭtoj, kaj malpermesis la cirkuladon de privataj aŭtoj en la tuta centro. La urbestro anoncis, ke la malpermeso etendiĝos al la tuta urbo laŭmezure kiel obliĝos tramoj, metrolinioj, busoj kaj stratoj por piedirantoj. Kaj ankaŭ bicikloj: laŭ la oficialaj planoj, oni povos trairi la tutan urbon, senriske, tra ie ajn, pedale laŭlonge la biciklovojojn, per veturilo kiu malmultekostas kaj konsumas nenion, okupas malgrandan spacon, ne venenigas la aeron kaj neniun mortigas, kaj kiun antaŭ kvin jarcentoj inventis loĝanto de Florenco, alnomita Leonardo da Vinci.
La biciklo kiel misfortuno (paĝo 165):
La aŭtomobiloj ne voĉdonas, sed la politikistojn panikas la nura eblo ĉagreni ilin.
Neniu latin-amerika registaro, civila aŭ armea, dekstra, centra aŭ maldekstra, kuraĝis defii la motorizitan povon.
Vere, antaŭ nelonge Kubo pleniĝis de bicikloj, sed tio ne okazis dum la tridek iom jaroj da revolucio dum kiuj Kubo povintus elekti tiun tre malmultekostan veturilon, kiu ne malpurigas la aeron kaj kiu ne postulas alian fuelon ol la homan muskolon. Ne: la bicicklo amase aperas en Kubo kiam ne estas alia rimedo, ĉar eĉ ne unu guto da petrolo restas: ne kiel ĝuebla ĝojo, sed kiel neevitebla katastrofo.
La biciklo kiel tempopasigilo (paĝo 167):
Germanio estas la reĝlando de bicikloj. Estas preskaŭ unu biciklo por ĉiu loĝanto. Sed tio ne signifas, ke la plimultaj loĝantoj uzas biciklon kiel veturilon. Semajnfine, ŝoseoj pleniĝas de bicikloj... kuŝantaj sur la aŭtomobiloj. En ĵusa artikolo publikigita en Zeit magazin, la ĵurnalisto Michael Miersch klarigas, ke la biciklo helpas la naturan ĉirkaŭon
nur kiam ĝi anstataŭigas la aŭton, ekzemple, veture al la laborejo. La urbanoj kiuj semajnfine vojaĝas al la naturo kun la biciklo sur la aŭto nenian problemon solvas: kreas pliajn problemojn.
Kial ne? (paĝo 167):
Mi loĝas en urbo kie estas unu aŭtomobilo de privata uzo por ok loĝantoj, kio eĉ malmultas se komparate, sed la kvanto de aŭtomobiloj danĝere kreskas jaron post jaro kaj nia indico de mort-akcidentoj estas unu el la plej altaj el la mondo. La malmultaj montevideanoj uzantaj la biciklon kiel veturilon "voje al la laborejo" riskas iĝi ekologi-martiroj.
Ni urugvajanoj ŝatas babiladi pri bonaj viv-kondiĉoj, sed Montevideo plu maltrafas la ŝancon realigi belan sperton pri alternativa veturado. La biciklo estus veturilo tute ebla, nura aŭ komplementa, por multegaj homoj.
Kial oni ne instalas, finfine, la necesaj koridoroj? Sufiĉus meti unu baraĵon ĉiumetre, laŭlonge de la liberaj vojoj. Loko ja estas. Kaj kie ĝi ne estas, eblas ĝin elpensi. Aŭ ĉu plilarĝigi la avenuojn eblas nur malpliigante la homan spacon profite al la aŭtomobilo? (Kiam, kvazaŭ konsolon, oni lasas, en la etaj padoj, bonsajajn arbetojn).
Montevideo ankoraŭ havas grandon ne malmulte homan, ĝiaj distancoj ne timigas la pedalojn; kaj, kvankam ĝi ne estas plata urbo, ĝia glata montetaro ne devigas elĉerpan baskuladon, escepte de malmultaj krutaj deklivoj. Kaj eĉ la klimato helpas. Ni ne suferas la varmon de Kantono kaj la malvarmon de Amsterdamo, urboj kie varmo kaj malvarmo ne malhelpas, ke biciklo estu la plej ofta veturilo.