Enhavo:
Permana transformado de ĉiaterena bicicklo en mallongan kuŝbiciklon.
En la biciklo-fabrikoj, pro la troa laboro oni ne havas tempon nomumi la biciklojn. Oni metas al ili numeron kaj solvite.
Sed ne ĉiuj bicikloj nomiĝas "promenmodelo 7 526", aŭ "modelo 44 835 speciala por junulinoj". Iuj, kiel Anakleta, havas proprajn nomon kaj personecon.
, La bicicleta Anacleta (La biciklo Anakleta), el la libro 100 nuevos cuentos (100 novaj rakontoj), eldonejo Ediciones Recreativas, 1968, p. 39.
Tiu estis la aspekto de mia ĉiaterena biciklo Anakleta dum jaroj. Ĝi estas Bianchi de ĉ. 1990. Ĝia framo estas dukiale neordinara:
Mi plurfoje sensukcese provis trovi ioman informon pri ĉi tia biciklo.
Fine, en 2005, en la interesa libro Mountain-Bike técnica
de Herman Seidl (Ediciones Desnivel, Madrido, 1992)
mi trovis, en listo de bicikloj de nekutimaj framoj,
foton de sammodelan biciklon kaj jenan klarigon:
la biciklo-framon 'araneaĵa' dezajnis
Richard Cunningham
kaj ĝin popularigis Bianchi
.
La biciklo havas kroman karakterizaĵon: Ĝiaj antaŭaj dentoradoj estas ovalaj. (modelo Biopace-SG de Shimano). Tiaj dentradoj siatempe estis promesplena novaĵo sed ĝiaj teoriaj avantaĝoj ne estis praktike signifaj kaj ili rapide malpopulariĝis. La tri antaŭaj dentradoj havas 28, 38 kaj 48 dentojn. La tri malantaŭaj dentradoj havas 14, 15, 17, 20 ,23, 28 kaj 30 dentojn. La krankoj longas je 170 mm.
En 2003 mi komencis la famegan Kondor-projekton, kiu igis Anakletan belega mallonga kuŝbiciklo de suba stirilo.
En 2008a somero mi ekigis la famegan projekton Kruciĝo, kiu duafoje transformis Anakletan. Ĉi-foje la rezulto estis belega mallonga kuŝbiciklo de frontrada tirado kaj stirilo — alta (dume).
En aŭtuno 2008a la famega projekto Fantoma Kruciĝo triafoje transformis Anakletan, pli bone dirite, ĝian stirilon: fine, la neantaŭvideblajn ecojn de frontrada tirado akompanis la komforto de suba stirilo.