La biciklo Anakleta kaj la Kondor-projekto

Aŭtune de 2002, mi serioze ekinteresiĝis pri kuŝbicikloj. Mi legintis artikolojn pri ili, kaj ekkompilintis abundan informon por lerni pri iliaj historio, ecoj, akireblaj modeloj, avantaĝoj kaj malavantaĝoj.

Rete mi trovis multajn personajn retpaĝojn de amatoroj kiuj jam konstruis siajn proprajn kuŝbiciklojn. Poste mi malkovris la numeron 47 de la revuo Recumbent Cyclist News (ĉesinta en 2008), tiam rete prenebla PDF-formate, dediĉita al konstruprojektoj pri tiaj bicikloj, priskribitaj de la aŭtoroj mem.

Maje 2003e, post tritaga soleca biciklado tra la madrida norda montaro, mi decidis ke la momento ĝustas, ke la postan vojaĝon mi faros kun dorsapogilo, sen dorsa, kola nek braka doloroj…

Laŭ trafaj versoj de bona poeto kiu scipovis bicikle vivi, kvankam neniam biciklis:

Kaj dum koro-mizere
aliaj en avido sin konsumas
por regi efemere
la pacon mi gustumas:
kuŝante ombro-rande kantojn zumas.

Frato Luis de León [pr. lujs de leon'] (1527-1591), el la poemo «Izola vivo» (originala titolo: «Vida retirada»), tradukita de Fernando de Diego (1919-2005) en Sentempa simfonio. Poem-antologio hispana.

Antaŭe kaj poste

Mia bicicklo antaŭe

Mia bicicklo poste

Post la fino de la Kondor-projekto, Anakleta estis mallonga kuŝbiciklo de suba stirilo kaj jenaj mezuroj:

Rimarkeble, ĝi iom similas al la Optima Condor, kies nomon mi prenis por la projekto, kaj la nerepageblan inspiron.

Prototipoj

Por atingi finan staton la biciklo trairis plurajn versiojn, kiujn mi nomis «prototipoj» ĉar mi ne sciis, kiu estos la fina:

Una prototipo

Unua prototipo: Ĝi havis bumon el baza forko boltita. Ĝi eltenis tri metrojn.

Dua prototipo

Dua prototipo: Ĝi havis bumon el du 16-milimetraj ŝtalaj tuboj velditaj al la stiriltubo. Ĝi eltenis 30 km-ojn.

Tria prototipo

Tria prototipo: Ĝi havis 20-milimetrajn ŝtalajn tubojn boltitajn al la kadro kaj pli malgrandan, simplan kaj fortikan sidilon. Ĝi eltenis 770 km-ojn.

Kvara prototipo

Kvara prototipo: Ĝi havis 20-milimetrajn kvadratajn aluminiajn tubojn boltitajn al la kadro. Ĝi eltenis 72 km-ojn.

Kvina prototipo

Kvina prototipo: Ĝi havis ovalajn ŝtalajn tubojn boltitajn al la kadro kaj plurajn gravajn plibonigojn. Ĝi traveturis 1314 kilometrojn sur ŝoseoj, valoj kaj montoj, sen laco-simptomoj, krom la kurviĝo de la tubo teninta la krankŝaftingon.

Sesa prototipo

Sesa prototipo: Ĝi havis du gravajn novaĵojn: tute novan sidilon, unuafoje unupecan; kaj kurvan stirilon kun suprenturnitaj manteniloj.

Julie 2008e mi malmuntis ĝin por novan projekton komenci: konstrui modelon de frontrada tirado.

Datoj, laborhoroj, kilometroj kaj pezo de ĉiu prototipo
prototipo 1 2 3 4 5 6
dato de ekkonstruo 2003-06-02 2003-06-30 2003-08-03 2004-05-31 2004-07-12 2007-10-01
dato de neplufunkcio 2003-06-29 2003-08-01 2004-05-22 2004-07-12 2007-10-01 2008-07-19
laborhoroj 72 95 94 15 33 10
km 0 30 770 72 1314 385
kg ? ? 20,5 18,5 20 19

Noto: Laborhoroj ne inkludas tempon dediĉitan serĉi informon, materialojn aŭ ilojn.

Laŭfakaj fotoj kaj klarigoj

Ĉiufake videblas priaj fotoj tempe ordigitaj, kun klarigoj.