Kondor-projekto: sidilo

2003-06-13

La strukturo de la unu sidilo

Mi konstruis la strukturon de la unua sidilo profitante artikan bicikloparkilon murmunteblan kaj ĉarnirsimilan. Unu vango utilis por sidilplato kaj alia, plilongigita per du aluminiaj tuboj, por dorsapogilo.

Ĉi-fote ĝi ankoraŭ ne estas fiksita sur la framo, krom per ŝnureto.

La strukturo de la unu sidilo

Ĉi-fote videblas la sama strukturo sen unu el la bicikloparkilaj vangoj, kiu utilis kiel kapapogilo.

2003-06-15

Komenco la dorsapogilon

Foreks-lameno 5-milimetra utilis kiel dorsapogilo kaj sidilplato.

2003-06-17

Fikso la sidilon

Du laŭmezuraj lignaĵoj, boltitaj kun la centra peco de la sidilstrukturo, ĉikaŭprenas la du horizontalajn kadrotuboj.

Fikso la sidilon

La sistemo fiksi la sidilon pli facile videblas sur jena foto de malsupre farita.

2003-06-27

Fikso la sidilon

Jen la definitiva fiksaĵo de la unuaprototipa sidilo, kun la centra peco renversita. Tiel la sidilplato malpli altis kaj havis kroman apogon.

2003-07-06

Kusenoj por la sidilo

Manke de remburaĵo, mi surmetis kusenojn por ekprovadi la duan prototipon, jam kun veldita bumo.

2003-07-07

Dorsapoliga tenilo

Tre klare observeblas la sistemo teni la dorsapogilon: laŭmezura peco el aluminia kvadrata-sekca tubo entenas la kapon de la originala seltubo, dum ĉe la antaŭa ekstremo, plenigita per lignopeco, ĝin trairas horizontala stango fiksita ĉe la dorsapogilo.

Post la provado la sistemo montriĝis tamen tro komplika, nesufiĉe firma kaj malfacile ĝustigebla.

La sidilplato

Du gravaj detaloj: unue, la fiksaĵo de la dorsapogilaj tuboj per la originala peco kiu kunigis ambajn bicikloparkilajn vangojn (unu el ili anstataŭigita per mallonga tubopeco); due, videblas la nova sidilplato, el 10-milimetra forekso kaj senpere boltita al la centra peco kaj al la lignaĵoj, kio nenecesigis la duan aluminian tubon de la bicikloparkilo.

2003-07-08

Unua remburaĵo

Por fiksi la tolon sur ĉirkaŭ la remburaĵo mi uzis malnovan elektran kablon kredante ĝin leĝera kaj fortika. Tia ĝi ja estas, sed ankaŭ nestreĉebla.

2003-07-27

La sidilo tute tegita

Jen la splenda aspekto de la sidilo, tute remburita per kaŭĉuk-gumo kaj tegita per brila nigra tolo imuna kontraŭ veteraj rigoroj.

La sidilo estis komforta en la praktiko, sed la dorsapogilo estis tro granda: Ĝi malebligis retrorigardi kaj emis flankenkliniĝi.

2003-08-01

Dorsapogilo difektita

Tiastate restis la dorsapogilo post la lasta provtago de la dua prototipo. La peco ĝin tenanta ĉe la seltubo ne kapablis fiksteni ĝin senmova. Probable ĝi emis turniĝi dekstren pro la plia forto de la tiuflanka kruro.

2003-09-23

La biciklo kun la skeleto de la nova sidilo

La biciklo kun muntita transmisio kaj la skeleto de la nova sidilo. La novan dorsapogilan strukturon konsistigas kvar aluminiaj bret-ortaĵoj.

Nova sidilplato

La nova horizontala tubo gluita al la framo devigis rekontrui la sidilplatan fiksosistemon. Mi ŝraŭbis sub ĝin du aluminiajn tubojn por reli sur la tri horizontalaj tuboj (tiu nova centra pli dika kaj la du originalaj pli maldikaj ambaŭflankaj).

2003-09-24

La nova dorsapogilo konstruata

Unuaj mezuroj por tranĉi la foreks-lamenon por la nova dorsapogilo.

2003-09-27

Nova kaj antaŭa dorsapogiloj apude

Maldekstre la nova dorsapogilo kun la remburaĵo kaj tego de la antaŭa, kies plato apudas.

La du dorsapogilaj platoj

Unu el la problemoj de la antaŭa dorsapogilo estis ĝia troa grando, kiu malebligis retrorigardi. Fote kompareblas ambaj grandoj: antaŭa 36x46 cm; nova 22x45 cm.

La nova sidilplato

La unua provo fiksi la novan sidilplaton, per du foreks-lamenoj boltitaj kun ĝi por ĉirkaŭpremi la horizontalajn tubojn.

La nova sidilplato

La nova sidilplato de supre.

La nova sidilplato

Unuaj provoj pri remburaĵo. Samkiel pri la dua prototipo, neniu materialo plene taŭgis.

La kadrosako

La tegita sidilplato, kun provizora fiksaĵo, kaj la kadrosako. Ĉi sakon mi devis siatempe adapti ĉe la kadron pro ties karakteriza formo; nun ŝajne ĝi bezonos rean adapton.

Nova sidilplata fiksaĵo

La sidilplata fiksaĵo estis pli firma per unu pli granda foreks-lameno ol per la du antaŭaj.

2003-09-28

Pli malgranda sidilplata fiksaĵo

Mi malpligrandigis la suban sidilplatan lamenon, prave supozante ke ĝi pli malgranda same efikos.

Pli malgranda sidilplata fiksaĵo

De malsupre pli bone rimarkeblas la malpligrandigo, kaj videblas la antaŭa entranĉo ebliganta pli antaŭenigi la sidilplaton.

Krome rimarkeblas la malsupre protektitaj aluminiaj tuboj agantaj kiel reloj. Temas pri gluita peco el bicikla aertubo. La tuboj estas jam ŝtopitaj.

2003-11-09

Necesas malgrandigi la sidilplaton

Post ol inversigi la stirltenilon, la stirilon eblas turni malpli, pro la sidilplato, kio senekvilibrigas ĉe fortaj kurboj. La glubendoj markas la detranĉotajn partojn.

Pli malgranda sidilplato

Post ol malpligrandigi la sidilplaton, la stirilo turniĝas kiom antaŭ ol inversigi la stirltenilon. Krome estas pli la loko por piediri forke sur la biciklo. Necesos malpligrandigi ankaŭ la tegon.

2003-12-13

Tro mola sidilo

Sidado malkonfortiĝis post ioma pedalado, ĉar la remburaĵo estis tro mola.

Tro mola sidilremburaĵo

La du kaŭĉuk-gumaĵoj ĝis nun uzitaj ne sufiĉe malmolas.

Pli malmola sidilremburaĵo

La solvon trovis mia amiko Manolo Parra: amortiza plastaĵo el pako da helikopteraj pecoj…

La sidpozicio iom plialtiĝis, do necesis maldikigi la novan remburaĵon, sed sub peco de kaŭĉuk-gumo ĝi iĝis tre pli densa kaj komforta sidilo.

2004-06-02

Dorsapogila remburaĵo

La dorsapogila remburaĵo estis tro mola.

Malpligrandigo la dorsapogilon

La suban parton de la dorsapogilo neniom utilis, do mi eltranĉis ĝin. Fote rimarkeblas la diferenco.

La dorsapogilo nun altas 9,5 cm malpli (36 cm alte kaj 20 larĝe) kaj pezas 87 gramojn malpli.

Nova dorsapogila remburaĵo

Por malmoligi la dorsapogilan remburaĵon mi uzis la jam en la sidilo uzitan materialon.

La tuta dorsapogilo, kun la sidilstango, pezas nun 1452 g.

2004-06-30

Detranĉita sidilo

Mi ronde detranĉis la postajn angulojn de la sidilplato, ĉar ili vundis min dum mi balte-portis la biciklon, ekzemple ŝtupare.

2004-08-20

Dorsapogiloj

La dikan plastan dorsapogilon anstataŭigis alia ligna el kruco-plakaĵ, pli malpeza kaj fleksebla.

Sidilplato

Mi malprigrandigis la sidilplaton por malplipezigi ĝn.

Dorsapogilo

Mi malplipezigis la dorsapgilon demetante la metalajn okuletojn kaj parton de la remburaĵ.

2004-08-30

Dorsapogilo

La nova dorsapogilo de malantaŭe.

2004-09-18

Dorsapogilo

La remburaĵo fiksiĝis al la dorsapogilo per kvar plastbendaj flanĝoj.

2007-09-08

Simpligita sidilo de la kvina prototipo

Post tiomaj monatoj, la sidilo ne plene kontentigis min. Post ĉirkaŭ 30 kilometroj, ĝi tre malkomfotiĝis. La kialo estas, ke ĝiaj du pecoj ne povas havi la taŭgan pozicion por ke la plimulta pezo restu sur la dorsapogilon. Alispeca dorsapogilo povus malpligravigi la problemon. Plej bone estus fari unupecan sidilon, sed mi ankoraŭ nesciis el kio.

ĝis la definitiva solvo, mi modifis kaj plileĝerigis la dorsapogilon. Mi fortranĉis kelkajn centimetrojn de la supro kaj demetis unu el la du parojn de aluminiaj bretoteniloj. La restantan paron mi metis je alia pozicio. Tiuj ŝanĝoj malplipezigis la dosapogilon je ĉirkaŭ 275 gramoj. La nova angulo ebligis pli kuŝn pozicion, dum la korpo apogis sin pleje sur la lumban regionon. La praktiko montris, ke tiu ĉi aranĝ estis pli komforta.

2007-10-12

Materialo por la nova sidilo

2007-10-13

Bazo por la nova sidilo

2007-10-21

Apogilo por la dorsa parto de la sidilo

Apogilo por la dorsa parto de la sidilo

2007-10-23

Tegita sidilbazo

2007-10-27

Sidilaj remburaĵo kaj tegoaĵo

2007-11-03

Fiksilo por la sidiltegaĵo