Kondor-projekto: framo

2003-06-04

Framo el kiu iĝis la bumo

Mi aĉetis malnovan kurbiciklan kadron por el ĝi konstrui la bumon.

2003-06-05

Ebla bumo el la forko

La unua alternativo estis uzi kiel bumon la malantaŭan forkon de la kurbicikla framo. Ĝi ŝajnis pli facile fiksebla kvankam malpli fortika. Krome, ĝi eble ne estus sufiĉe longa.

Ebla bumo el la oblikva stango

La dua alternativo estis uzi kiel bumon la oblikvan stangon de la kurbiciklo. Ĝi ŝajnis pli fortika kaj povus esti pli longa, sed malpli facile fiksebla.

La biciklo kaj la onta bumo

La biciklo apud la onta bumo antaŭ ol ĉi tiun definitive tranĉi.

La biciklo kaj la onta bumo

Fine mi decidis fari la bumon el la forko, por ĝin povi fiksi sen veldo. Videblas la onta jam tranĉita bumo apud la biciklo.

2003-06-12

Unu provo fiksi la bumon

La unua rudimenta provo fiksi la bumon, per metalaj kaj plastbendaj flanĝoj.

2003-06-23

Nova maniero fiksi la bumon

Profitante la specialan kadroformon, eblis fiksi la bumon per bolto enmetita inter la horizontalaj, stira kaj oblikva tuboj.

2003-06-27

La ekprovoj por bumo kaj sidilo

La unua bumo fiksita, kun la dentradaroj de la biciklo, kaj kun provizoraj pedaloj.

La sidilstrukturon mi komencis utiligante ĉarnirecan bicikloparkilon, kiun mi fiksis sur la horizontalajn tubojn per lignaĵo.

2003-06-29

Preta por la unua provpedalado

Ĉi tion mi sidante vidis antaŭ ol unuafoje provi la biciklon. La bumo eltenis apenaŭajn metrojn, pro kio la unua prototipo finiĝis.

La unua bumo fleksiĝinta

Antaŭvideble, la forko ne eltenis la pedaladpremon kaj ĝi fleksiĝis post malmultaj metroj. Sed ĝi funkciis.

2003-07-03

Dua bumo ekas, el du ŝtalaj tuboj

Por konstrui la duan version de la bumo mi utiligis du ŝtalajn tubojn, en kies antaŭajn pintojn enmetiĝos la forkeroj.

2003-07-05

Bum-veldado

Forlasinte aliajn eblojn, mi decidis veldi la bumon. Decidinte la ĝustajn longon kaj angulon, mi fiksis ĝin por la veldado. Tio neniom facilis. Krom nia spertmanko, kadra kaj tubaj materialoj ne kunlaboremis.

Bum-veldado

Alia vidaĵo pri la veldado. Videblas la veldoj kiuj kunigas la forkon kaj la ŝteltubojn.

2003-07-06

Veldo de bumo kaj framo

Detalo de la veldo inter bumo kaj framo. Mi fiksis tubopecon orta por plifortikigi la ĉefajn tubojn.

2003-07-07

Veldo de bumo kaj framo

Detalo de la veldo inter bumo kaj framo. Ĝi jam kovritas per mastiko "epoxy" kaj smirgitas.

La ĉeno estis jam muntita en la konduktuboj.

2003-07-08

Mitranĉita tubo

Metonte la ĉenpuŝilon mi rimarkis, ke mi fortranĉis la sidiltubon de la kurbiciklo kaj lasis la oblikvan, kiu ne taŭgas por teni la ĉenpuŝilon. La nura solvo estis veldi novan tubon.

Surfote, la ĉenpuŝilo senutile muntita ĉe la misa tubo.

2003-07-09

Veldo de tubo por antaŭa ĉenpuŝilo

Necesis veldi pecon el la kurbicikla sidiltubo tien de kie mi fortranĉis ĝin. Mi ne imagis, ke la ĉenpuŝilo ne povos funkcii same ĉe la oblikva tubo.

Eraron ĉi tian oni faras nur dum la unua biciklokonstruado.

2003-08-01

Dua bumo fleksiĝinta

Jen statis la bumo post 30-km-a provado de la biciklo. La maldekstra tubo malveldiĝis kaj la dekstra (jen fote) fleksiĝis.

Dua bumo fleksiĝinta

Detalo de la rompita veldaĵo, kiu igis la aliflankan tubon fleksiĝi.

2003-08-10

Malmunto biciklon

Necesis konstrui novan bumon el pli dikaj ŝtaltuboj. Antaŭ ol demeti la damaĝitan mi mezuris ĝin: 51 cm de la stirtubo ĝis la krankŝaftujo; -19º kun la oblikva tubo.

Fote, la biciklo pretas por demeti la fleksiĝintan bumon. Mi per elektra akrigilo demetis ĝin kaj restaŭris la kadron laŭeble.

2003-08-16

La tria bumo preta por tuja veldado

La biciklo pretas por klopodi veldi la trian bumon. La antaŭa forko estis jam tranĉita kaj poste enmetita en la novajn ŝtaltubojn kaj tie veldita.

2003-08-18

Neebla veldo

Ne eblis veldi. La kontaktozono estis pli malgranda pro la antaŭa veldo, kaj la nova tubo de pli dika ŝtalo ne fandiĝis sed la framo mem trovarmiĝis ĝis krako. Eĉ unu horizontala kadrotubo truiĝis.

Neebla veldo

Surfote, la framo kun la bumo fiksita, post la nesukcesa veldoklopodo.

Jen du alternativoj: fiksi la bumon per flanĝoj aŭ boltoj. Fine boltoj ŝajnis pli efikaj.

2003-08-31

Malmuntitaj framo kaj bumo

Antaŭ ol refiksi la bumon mi tute malmuntis ĝin kaj la kadron por ilin smirgi, restaŭri pro la veldodomaĝoj, farbi per rostimunigilo kie necese, kaj poste farbi je malbrila nigro.

Sur la foto, ĉiuj pecoj antaŭ la definitiva farbado.

Rimarkindas la nova horizontala tubo gluita per _Araldit Epoxy_ (ankaŭ ĉi-foje veldo malsukcesis) inter la du jamaj. Ĝi estas la horizontala tubo de la kurbicikla framo, fajle ĝustigita. Ĝi necesis ĉar la du maldikaj horizontalaj tuboj ekfleksiĝis pro la pezo de la biciklanto.

2003-09-16

La nigrigita biciklo antaŭ ol fiksi la bumon

La malbrile tutnigra biciklo ŝajnis nova. La originala koloro estis preskaŭnigra malhela bruno kun neregulaj rozkoloraj punktmakuletoj.

La glubenderoj tenas la gluiĝantajn plastajn ŝirmilojn ĉe la truoj tra kiuj la bumo boltiĝos al la framo.

Estis longe kaj malfacile bori kune kaj precize la bumon kaj la kadron.

2003-09-19

Protekti la kadrotruojn

Protekti la kontaktzonojn inter framo kaj bumo, ĉe la truoj, mi provis per kaŭĉukaj kranaj disketoj, sed malsukcese: ili ĉiam degluiĝis.

La kadrotruoj protektitaj

Fine ĉe la seltubo mi utiligis plastan tablo-piedan protektilon senbazigita. Ĉe la bumo mi uzis bendojn el fortika fleksebla plasto el malnova selo de ĉiaterena biciklo.

La kadrotruoj protektitaj

Detalo de la kadraj kaj bumaj antaŭaj truoj kun protektiloj. Same, protektilo de tablo-piedo ĉe la oblikva tubo kaj plastaj bendoj el selo ĉe la bumo.

Detalo pri la la bumaj boltoj

Du boltoj fiksis la du bumajn tubojn al la framo dum alia kunigis ĉi du lastajn antaŭ la stiriltubo.

2003-09-28

La horizontala tubo

La kroma horizontala tubo restis perfekte adaptita, sed endis kovri ĝian antaŭan aperturon.

La ŝtopita horizontala tubo

Por ŝtopi la horizontalan tubon mi utiligis tablo-piedan ŝtopilon, tranĉile ĝustigitan.

2004-02-13

La maldekstra buma veldaĵo damaĝita

Post ĉirkaŭ 300 km, la maldekstra buma veldaĵo ekcedis, kaj riparo endis.

2004-02-17

La maldekstra buma veldaĵo riparita

Aspekto de la maldekstra buma veldaĵo post la riparado, antaŭ la refarbado.

2004-05-22

La maldekstra buma veldo ree damaĝita

400 km-ojn da pedalado post la lasta riparo, la maldekstra buma veldaĵo ree ekfendetiĝis. La plej praktika solvo estos konstrui novan senveldan bumon.

Materialo por konstrui la novan bumon

Du ŝtalaj tuboj kaj du malnovaj porinfanaj bicikloj estis la materialo el kiu konstrui la novan kvara-prototipan bumon.

2004-06-01

Disigita biciklo el kiu preni la krankŝaftujon

Mi decidis utiligi la krankŝaftujon el unu el la bicikloj, kaj ties sidiltubon por bolti la tuton al la bumo.

2004-06-02

Malgluiĝinta tubo plifortiganta la horizontalaj tubojn

Post pli ol 700 km, la tubo plifortigiganta la horizontalajn tubojn malgluiĝis. Ĝi plu efikis, sed indis ripari aŭ anstataŭigi ĝin per alio malpli peza.

La nova krankŝaftujo disigita de ĝia biciklo

Postulis grandan laboron tio, disigi la krankŝaftujon kaj sidiltubon disde la cetera biciklo.

La bumo kaj la ĝin anstataŭonta nova peco

Sur la bumpinto sidas la peco kiu ĝin anstataŭos.

La nova bumo nefarbita kaj neboltita

La eroj de la nova bumo pretaj por farbado kaj boltado.

Iom poste, mistruo ĉe unu el la ŝtalaj tuboj devigis min uzi aluminiajn tubojn anstataŭe.

2004-06-18

La malnova bumo kun unu el la veldaĵoj rompitaj

Pro la pedalada movado, unu el la bumaj veldaĵoj de la tria prototipo fine rompiĝis.

2004-06-20

Porboltaj truoj ĉe la bumo

Malfortaĝo ĉe la tria-prototipa bumo: la porboltaj truoj. Tie la bumo ekcedetis.

La du bumoj

La nigra tria-prototipa bumo, damaĝita kaj iom kurbigita, apud la nova, neboltita, kun aluminiaj tuboj kaj minie farbita.

Lignaĵo en la buman tubon

Por ke la buma tubo ne kunpremiĝu kiam boltita inter la aluminiaj tuboj, mi plenigis ĝin per lignaĵo; antaŭe mi detranĉis la ekstremon, pli maldikan ol la cetero.

La nova bumo muntita

Mi muntis la novan bumon antaŭ ol ĝin nigre farbi, por certiĝi pri ĝiaj funkciado kaj fortikeco.

Boltoj kunigantaj la tri bumaj pecojn

Detalo pri la pernoj kunigantaj la buman ekstremon kun la aluminiaj tuboj. Malfeliĉe, la kunigo rezultis iom klina: la maldekstra flanko iom pli malalta ol la dekstra.

2004-06-21

Senutilaj bremsoj en rado de 20

La unua problemo estis, ke la bremsoj ne taŭgis. Malgraŭe, mi la biciklon provis tiel.

2004-07-12

Cedinta aluminia bumo

Post nur dekoj da kilometroj la bumo evidente cedis. Helpe de rektilo la problemo estis pli facile videbla.

Cedinta aluminia bumo sub nova ŝtala bumo

Metinte sur la kvara-prototipan cedintan aluminian bumon la novan ŝtalan bumon tre bone videblas la cedon.

Bumoj tria- kaj kvara-prototipaj

La bumoj de la prototipoj tria (ŝtala) kaj kvara (aluminia) kiaj kiam anstataŭigotaj.

Detaloj de la bumoj tria- kaj kvara-prototipaj

Detalo pri la cedo de la bumoj tria- kaj kvara-prototipaj.

Eblaj pecoj por konstrui la bumo de la kvina prototipo

La pecoj pri kiuj mi disponis por konstrui la bumon de la kvina prototipo estis: framo de malgranda bicikla infano, frampeco de alia kaj la lasta bumo.

2004-07-20

Horizontala stango

Stato de la horizontala plifortikiga stango.

Plasta horizontala stango

Mi anstataŭigis la plifortikigan horizontalan stangon per plasto dukto. Ĝi same distribuis la sidilpezon sed mem pezis tre malpli.

2004-08-15

Bum-pinto

La nova-buman krankŝaftingon mi prenis el porinfana ĉiaterena biciklo.

2004-08-25

Bum-pintoj tria- kaj kvina-prototipaj

La krankŝaftingon de la kvina-prototipan bumon (supre surfote) mi boltis, samkiel pri la kvara prototipo. Veldaĵo, uzita en la tria prototipo (malsupre surfote), ne estis efika.

Krankŝaftingoj tria- kaj kvina-prototipaj

Detalo pri la krankŝaftingoj de la prototipoj tria kaj kvina kaj ilia kuniĝo kun la bumo.

2004-08-30

Muntita krankŝaftingo

La krankŝaftingo, farbita kaj ĉe-bume muntita.

Detalo pri la krankŝaftingo

Deantaŭa detalo pri la krankŝaftingo.

Plifortikiga horizontala stango

La nova plifortikiga horizontala stango, el plasta dukto, farbita kaj fiksita ĉe la framo per plastbendaj flanĝoj.

2004-09-11

Detalo pri la krankŝaftingo

Detalo pri la krankŝaftingo.

2004-09-14

Lumilo

La lumilo muntita ĉe la bum-pinto.

2004-09-18

Ŝtopiloj

Mi anstataŭigis la ŝtopiloj de la originala krankŝaftingo per malpli pezaj pecoj de spongo-plasto.

2007-10-01

La bumo cedinta