Kondor-projekto: stirilo

2003-06-04

Ludi Ŝanĝi la stirilon

Kiel estu la stirilo? Neniom klaris, ĉu ĝi prefere estu sub la kruroj, aŭ ende super ili. Mi ne sciis, ĉu necesos nerekta stirado.

Dume, por ekidei kaj mezuri, mi metis diversajn stirilojn plurpozicie.

La originala stirilo inversigita

Ĉu sufiĉus inversigi la originalan stirilon? Probable ne.

2003-06-17

Provo pri nerekta stirado

Ioman tempon mi esploris la eblon konstrui nerektan stirilon, malgraŭ malfacilaĵoj, ĉar tio faciligus surbicikliĝo kaj debicikliĝo pli ol subgenua stirilo. Inter la malsamaj opcioj (kablo, stango, ĉeno) mi elektis la kablon.

La foto montras la unuan artikon, boltan, kreitan por la stirilo, sub la sidilo. Poste mi muntis alian pli efikan per la lagro de hejmomaŝina rado.

2003-06-19

Kabloj por nerekta stirado

La kabloj fiksiĝis al metala plato boltita ĉe la antaŭa forko. Malfacilegis teni la kablojn ĝuste streĉitaj. Mi provis per diversaj kabloj, sed fine rezignis.

La aliaj ebloj (stango kaj ĉeno) apriore eĉ pli malfacile realigeblas sen la ĝustaj pecoj de precizeco. Tial mi reprovis pri rekta stirado.

2003-07-27

Preta stirilo

Post multaj kombinoj de stirilo kaj stiriltenilo, mi venis al sufiĉe kontentiga solvo: la femuroj apenaŭ tuŝis la stirilon dum pedalado, kaj eblis surbicikliĝi kaj debicikliĝi relative facile.

La stiriltenilo estas riparita promenbicikla. Ĝi estas aluminia kaj avantaĝe pli malalta ol ordinaraj. La stirilo estis aĉetita ĉar neniu havata taŭgis.

Surfote maldekstre videblas la tintilo renversita por ke ĝi ne ĝenu la pedaladon.

2003-11-06

Nova stiriltenilo

Jen malnova stiriltenilo el infana promenbiciklo. Ĝi proksimigus la stirilon al la sidilpleto. Necesis ĝin tranĉi.

Nova preta stiriltenilo

Tiel aspektis la elektita stiriltenilo post la tranĉo, kun bolto kaj konuso de la antaŭa ĉar ĝiaj propraj estis neutiligeblaj.

Komparo pri la stirilteniloj

Dekstre, la ĝisnuna aluminia promenbicikla stiriltenilo, riparita per traira bolto por ĉirkaŭpremi la stirilon; meze, la nova stiriltenilo kreita el malnova infanbicikla fera stiriltenilo; maldekstre, la bolto kaj konuso ŝanĝata de unu al la alia.

La profilo vidigas, ke la stirilo estos centimetrojn pli malantaŭa kaj iom pli alta.

La nova fera stiriltenilo pezas 251 gramojn kaj la ĝisnuna aluminia 287.

2003-11-07

La nova stiriltenilo

Detalo pri la nova stiriltenilo kie videblas la pli malantaŭa kaj iom pli alta pozicio de la stirilo.

2003-11-08

Eblaj stiriloj

Por solvi tion, ke la femuroj ektuŝas la stirilon dum pedalado, necesas ĝin ŝanĝi. Inter la havataj stiriloj, du povus taŭgi.

Nova pli malalta stirilo

Post ol kompari la profilojn de la du kandidatoj, mi instalis tiun kies formo ŝajnis pli taŭga. Efektive, la stirilekstremoj estis pli malaltaj kaj la problemo solviĝis.

Nova pli malalta stirilo

Renversita stiriltenilo pli proksimigus la stirilon al la sidilo.

Renversita stiriltenilo

Efektive, renversita stiriltenilo eĉ pli komfortigas la stiradon.

Videblas, ke la antaŭa rapidumkablo nun tro mallongas, endas ĝin ŝanĝi.

2003-11-09

Necesas malgrandigi la sidilplaton

Post ol inversigi la stirltenilon, la stirilon eblas turni malpli, pro la sidilplato, kio senekvilibrigas ĉe fortaj kurboj. La glubendoj markas la detranĉotajn partojn.

Pli malgranda sidilplato

Post ol malpligrandigi la sidilplaton, la stirilo turniĝas kiom antaŭ ol inversigi la stirltenilon. Krome estas pli la loko por piediri forke sur la biciklo. Necesos malpligrandigi ankaŭ la tegon.

2003-12-28

Nova tintilpozicio

Renversita inter la anso kaj la bremsilo, la tintilo estas finfine pli facile atingebla.

2007-10-23

Nova stirilo