Kondor-projekto: kvara prototipo

2004-05-22

Materialo por konstrui la novan bumon

Du ŝtalaj tuboj kaj du malnovaj porinfanaj bicikloj estis la materialo el kiu konstrui la novan kvara-prototipan bumon.

2004-06-01

Disigita biciklo el kiu preni la krankŝaftujon

Mi decidis utiligi la krankŝaftujon el unu el la bicikloj, kaj ties sidiltubon por bolti la tuton al la bumo.

2004-06-02

Malgluiĝinta tubo plifortiganta la horizontalaj tubojn

Post pli ol 700 km, la tubo plifortigiganta la horizontalajn tubojn malgluiĝis. Ĝi plu efikis, sed indis ripari aŭ anstataŭigi ĝin per alio malpli peza.

Malpligrandigo la dorsapogilon

La suban parton de la dorsapogilo neniom utilis, do mi eltranĉis ĝin. Fote rimarkeblas la diferenco.

La dorsapogilo nun altas 9,5 cm malpli (36 cm alte kaj 20 larĝe) kaj pezas 87 gramojn malpli.

Nova dorsapogila remburaĵo

Por malmoligi la dorsapogilan remburaĵon mi uzis la jam en la sidilo uzitan materialon.

La tuta dorsapogilo, kun la sidilstango, pezas nun 1452 g.

La nova krankŝaftujo disigita de ĝia biciklo

Postulis grandan laboron tio, disigi la krankŝaftujon kaj sidiltubon disde la cetera biciklo.

La bumo kaj la ĝin anstataŭonta nova peco

Sur la bumpinto sidas la peco kiu ĝin anstataŭos.

La nova bumo nefarbita kaj neboltita

La eroj de la nova bumo pretaj por farbado kaj boltado.

Iom poste, mistruo ĉe unu el la ŝtalaj tuboj devigis min uzi aluminiajn tubojn anstataŭe.

2004-06-20

La du bumoj

La nigra tria-prototipa bumo, damaĝita kaj iom kurbigita, apud la nova, neboltita, kun aluminiaj tuboj kaj minie farbita.

Lignaĵo en la buman tubon

Por ke la buma tubo ne kunpremiĝu kiam boltita inter la aluminiaj tuboj, mi plenigis ĝin per lignaĵo; antaŭe mi detranĉis la ekstremon, pli maldikan ol la cetero.

La nova bumo muntita

Mi muntis la novan bumon antaŭ ol ĝin nigre farbi, por certiĝi pri ĝiaj funkciado kaj fortikeco.

Boltoj kunigantaj la tri bumaj pecojn

Detalo pri la pernoj kunigantaj la buman ekstremon kun la aluminiaj tuboj. Malfeliĉe, la kunigo rezultis iom klina: la maldekstra flanko iom pli malalta ol la dekstra.

2004-06-21

Maldekstra flanko

Maldekstra flanko de la kvara prototipo.

Dekstra flanko

Dekstra flanko de la kvara prototipo.

Detalo pri la transmisio

La ĉenvojo ŝajnis pli facila ol ĉe la tria prototipo. Tamen endis ĝin ĝustigi por malebligi la supran gvidtubon antaŭeniĝi.

La kvara prototipo kun 20-cola rado

Mi provis, kia montriĝis antaŭa 20-cola rado, kion mi jam scivolis pri la antaŭaj prototipoj. Mi instalis antaŭan 20-colan amortizan forkon kaj la koncernan radon.

Senutilaj bremsoj en rado de 20

La unua problemo estis, ke la bremsoj ne taŭgis. Malgraŭe, mi la biciklon provis tiel.

2004-06-30

Rapidumilo ŝanĝita

Finfine mi anstataŭigis la poziciuman rapidumilon per pli simpla senpozicia donacita de Antonio González [antonjo gonsales] (de Pedalibre). Ĝi pli uz-komfortas, pli efikas, pli glatas kaj pli leĝeras (48 gramoj anstataŭ 88). Ju pli kompleksaj tiaj ŝanĝiloj, des pli problemaj.

Detranĉita sidilo

Mi ronde detranĉis la postajn angulojn de la sidilplato, ĉar ili vundis min dum mi balte-portis la biciklon, ekzemple ŝtupare.

2004-07-12

Cedinta aluminia bumo

Post nur dekoj da kilometroj la bumo evidente cedis. Helpe de rektilo la problemo estis pli facile videbla.

Cedinta aluminia bumo sub nova ŝtala bumo

Metinte sur la kvara-prototipan cedintan aluminian bumon la novan ŝtalan bumon tre bone videblas la cedon.

Fiksiĝo de la ĉen-dukto

La kuniĝo de la bicikla framo kaj la malantaŭa ekstremo de la supra ĉendukto devas esti tre fortika, ĉr la pedalado igas la dukton iom post iom antaŭeniĝi.

Bumoj tria- kaj kvara-prototipaj

La bumoj de la prototipoj tria (ŝtala) kaj kvara (aluminia) kiaj kiam anstataŭigotaj.

Detaloj de la bumoj tria- kaj kvara-prototipaj

Detalo pri la cedo de la bumoj tria- kaj kvara-prototipaj.