Kondor-projekto: kvina prototipo

2004-07-12

Eblaj pecoj por konstrui la bumo de la kvina prototipo

La pecoj pri kiuj mi disponis por konstrui la bumon de la kvina prototipo estis: framo de malgranda bicikla infano, frampeco de alia kaj la lasta bumo.

2004-07-20

Horizontala stango

Stato de la horizontala plifortikiga stango.

Plasta horizontala stango

Mi anstataŭigis la plifortikigan horizontalan stangon per plasto dukto. Ĝi same distribuis la sidilpezon sed mem pezis tre malpli.

2004-08-15

Bum-pinto

La nova-buman krankŝaftingon mi prenis el porinfana ĉiaterena biciklo.

2004-08-20

Dorsapogiloj

La dikan plastan dorsapogilon anstataŭigis alia ligna el kruco-plakaĵ, pli malpeza kaj fleksebla.

Sidilplato

Mi malprigrandigis la sidilplaton por malplipezigi ĝn.

Dorsapogilo

Mi malplipezigis la dorsapgilon demetante la metalajn okuletojn kaj parton de la remburaĵ.

2004-08-25

Bum-pintoj tria- kaj kvina-prototipaj

La krankŝaftingon de la kvina-prototipan bumon (supre surfote) mi boltis, samkiel pri la kvara prototipo. Veldaĵo, uzita en la tria prototipo (malsupre surfote), ne estis efika.

Krankŝaftingoj tria- kaj kvina-prototipaj

Detalo pri la krankŝaftingoj de la prototipoj tria kaj kvina kaj ilia kuniĝo kun la bumo.

2004-08-30

Muntita krankŝaftingo

La krankŝaftingo, farbita kaj ĉe-bume muntita.

Detalo pri la krankŝaftingo

Deantaŭa detalo pri la krankŝaftingo.

Plifortikiga horizontala stango

La nova plifortikiga horizontala stango, el plasta dukto, farbita kaj fiksita ĉe la framo per plastbendaj flanĝoj.

Dorsapogilo

La nova dorsapogilo de malantaŭe.

2004-09-01

Retrospegulo

El diversdevenaj materialoj mi konstruis novan retrospegulon.

2004-09-11

Detalo pri la krankŝaftingo

Detalo pri la krankŝaftingo.

2004-09-14

Kvina prototipo

Maldekstra flanko de la kvina prototipo.

Kvina prototipo

Dekstra flanko de la kvina prototipo.

Lumilo

La lumilo muntita ĉe la bum-pinto.

2004-09-18

Ŝtopiloj

Mi anstataŭigis la ŝtopiloj de la originala krankŝaftingo per malpli pezaj pecoj de spongo-plasto.

Dorsapogilo

La remburaĵo fiksiĝis al la dorsapogilo per kvar plastbendaj flanĝoj.

2004-09-20

Poŝtelefona konektilo

El bicikla aertubo, malsupro de metala pilolujo kaj peco de aluminia papero mi konstruis konektilon aŭtomobil-fajrilan por la poŝtelefono, parton de la sistemo por ŝargi la poŝtelefonon per la bicikla dinamo.

2007-09-08

Simpligita sidilo de la kvina prototipo

Post tiomaj monatoj, la sidilo ne plene kontentigis min. Post ĉirkaŭ 30 kilometroj, ĝi tre malkomfotiĝis. La kialo estas, ke ĝiaj du pecoj ne povas havi la taŭgan pozicion por ke la plimulta pezo restu sur la dorsapogilon. Alispeca dorsapogilo povus malpligravigi la problemon. Plej bone estus fari unupecan sidilon, sed mi ankoraŭ nesciis el kio.

ĝis la definitiva solvo, mi modifis kaj plileĝerigis la dorsapogilon. Mi fortranĉis kelkajn centimetrojn de la supro kaj demetis unu el la du parojn de aluminiaj bretoteniloj. La restantan paron mi metis je alia pozicio. Tiuj ŝanĝoj malplipezigis la dosapogilon je ĉirkaŭ 275 gramoj. La nova angulo ebligis pli kuŝn pozicion, dum la korpo apogis sin pleje sur la lumban regionon. La praktiko montris, ke tiu ĉi aranĝ estis pli komforta.

2007-10-01

La bumo cedinta