Kondor-projekto: transmisio

2003-06-17

Dentradetoj ĉenkondukaj

Mi por konduki la ĉenon unue klopodis per dentradetoj el malantaŭa ĉenpuŝilo. Ĝi ŝajnis la plej facila opcio (la aliaj du estis konstrui puliojn el rulŝuaj radoj kaj uzi irigaci-tubojn).

La Ĉeno kondukata de ĉenpuŝilaj pulioj

Sur la foto, la ĉeno kondukata de tri ĉenpuŝilaj pulioj.

La pleja problemo de ĉi tiaj pulioj estas, ke la ĉeno facile saltas de ili. Ili bezonas aksmuntaĵon, samkiel ĉe la ĉenpuŝilo.

Antaŭa ĉenkonduka pulio

Detalo pri la prova muntaĵo de la antaŭa pulio kondukanta la ĉenon.

Post ol konsideri la opcion uzi rulŝuajn radojn kiel puliojn (pli sekuraj kaj efikaj, sed pli pezaj kaj same malfacile fikseblaj) mi decidis provi konduki la ĉenon per irigaci-tuboj.

2003-06-28

La biciklo sur la testo-stablo

Du ŝtuparetoj kaj unu tabulego konsistigas bonan testo-stablon por provi la transmision.

La biciklo sur la testo-stablo

Ĉe la tiom speciala testo-stablo mi muntis la transmision kondukante la ĉenon per du pecoj el irigaci-tubo.

Tio montriĝis la plej bona solvo. Surprize la ĉeno ne bruis pro la tuboj, male al mia supozo. Tamen poste la praktiko montris, ke la ĝusta fiksado de la tuboj ne estas senproblema.

2003-07-08

Mitranĉita tubo

Metonte la ĉenpuŝilon mi rimarkis, ke mi fortranĉis la sidiltubon de la kurbiciklo kaj lasis la oblikvan, kiu ne taŭgas por teni la ĉenpuŝilon. La nura solvo estis veldi novan tubon.

Surfote, la ĉenpuŝilo senutile muntita ĉe la misa tubo.

2003-07-09

Supra ĉenkonduka tubo

Detalo pri la fiksaĵo de la supra ĉenkonduka tubo al la kadra sidiltubo. Ĉi-loke necesis iom distigi la konduktubon dis la framo por ke la ĉeno paralelu la malantaŭan dentradaron.

Mi fiksis per plastaj unu flanĝo kaj pluraj bendoflanĝoj, kiuj ĉiuj rompiĝis plurfoje dum la posta provado. Por la tria prototipo mi anstataŭigis ilin per du metalaj flanĝoj bolt-kunigitaj.

2003-08-01

Postaj ekstremoj de la konduktuboj

La fiksaĵo de la supra konduktubo al la framo rompiĝis pliafoje dum la lasta provtago, kaj ĝin mi riparis porokaze per du plastaj bendflanĝoj.

La malsupra tubo bone statis ĉar la de ĝi eltenata premo estas ege malplia.

2003-09-20

Refoje sur la testo-stablo

Pliafoje, du ŝtuparetoj kaj unu tabulego por munti kaj provi la transmision.

Fiksaĵo de la supra konduktubo

Detalo (nokta) pri la fiksaĵo inter la seltubo kaj supra konduktubo. La fiksaĵo de la dua prototipo plurfoje rompiĝis. Por tion eviti mi uzis du metalajn flanĝojn ŝraŭbingo-havajn interboltitaj. Ĝi ne rompiĝos plu, sed ĝi moviĝos pro la ĉen-streĉego. Du monatojn poste mi trovis alian pli simplan kaj efikan solvon.

2003-11-09

Fiksaĵo de la supra konduktubo

La fiksaĵo de la supra konduktubo ankoraŭ nekontentigas. Ĝi pli fortikas ol la 2a-prototipa, sed same emas supreniĝi poiome.

Nova solvo eble estas fiksi la konduktubon kun la bumtubo per du kunboltitaj flanĝoj, samkiel ĝi nun fiksiĝas al la seltubo.

2003-11-20

La supra konduktubo

Detalo pri la supra konduktubo, kun pli alta fiksaĵo ĉe la seltubo.

La fiksaĵo de la supra konduktubo

Detalo pri la fiksaĵo de la supra konduktubo ĉe la seltubo. Eĉ se ĝi pli altas, pro kio la konduktubo malpli kurbas, la ĉenstreĉo ankoraŭ suprenmovis la flanĝon.

Supra konduktubo per plastaj bendflanĝoj

Fine mi provis fiksi la konduktubon ne ĉe la seltubon sed ĉe la bumtubon. Tiel la ĉeno ne kurbiĝas, la konduktubo ne streĉiĝas supren, kaj la fiksaĵon eblas fari per simplaj plastaj bendflanĝoj.

Nova vojo de la ĉeno

Videblas ke la ĉeno rekte trairas la konduktubon. Ĝi apenaŭ ne tuŝas la malantaŭan forkon voje de la dentradaro. Tamen necesas provadi la rapidumojn.

2003-12-28

Instalitaj rimenaj ŝuingoj

La plastaj ŝupintingoj ĝis nun uzitaj ne ebligis profiti la kruran retromovon dum la pedalado, kio sur kuŝbiciklo estas pli facile profitebla ol sur ordinara biciklo. Tial mi volis provi ŝuingojn.

Post ol malsukcese klopodi konstrui ŝufiksilon kia _PowerGrips_, mi instalis malnovajn forgesitajn ŝuingojn metalajn kaj novajn rimenojn.

Ne nur la pedalado tre pli efikas, sed la piedo facile elmeteblas simple fal-lase, male ol ĉe ordinara biciklo.

2004-02-17

La rompita antaŭa rapidumŝnĝilo

Plej stulta bato inter la biciklo kaj la planko rompis la antaŭan rapidumŝanĝilon. Ĉar mi ne havis anstataŭan, mi demetis ĝin kaj la koncernan ĉenpuŝilon. La tuto kun kabloj pezis 205 g-ojn. Mi tuj rimarkis, ke tiu ilaro neniel necesas: mi povis puŝi la ĉenon per la dekstra piedo (malsupren) kaj la maldekstra mano (supren).

2004-06-21

Detalo pri la transmisio

La ĉenvojo ŝajnis pli facila ol ĉe la tria prototipo. Tamen endis ĝin ĝustigi por malebligi la supran gvidtubon antaŭeniĝi.

2004-06-30

Rapidumilo ŝanĝita

Finfine mi anstataŭigis la poziciuman rapidumilon per pli simpla senpozicia donacita de Antonio González [antonjo gonsales] (de Pedalibre). Ĝi pli uz-komfortas, pli efikas, pli glatas kaj pli leĝeras (48 gramoj anstataŭ 88). Ju pli kompleksaj tiaj ŝanĝiloj, des pli problemaj.

2004-07-12

Fiksiĝo de la ĉen-dukto

La kuniĝo de la bicikla framo kaj la malantaŭa ekstremo de la supra ĉendukto devas esti tre fortika, ĉr la pedalado igas la dukton iom post iom antaŭeniĝi.

2007-10-01

La bumo cedinta