Olivarbo: transmisio

Pulioj

Ĉengvidaj pulioj, el rulŝuaj radoj. La malsupra pulio povas moviĝi por sekvi la malantaŭan ĉenpuŝilon. La supra havas kroman tenilon por ke ĝia akso ne fleksiĝu.

Pulioj detale

Pulioj detale demalantaŭe.

Pulioj finitaj

Pulioj finitaj kaj senfarbaj, kaj farbitaj ŝraŭboj. Videblas la blua metalaĵo el la nedefinitiva sidilplato.

Detalo pri la finitaj pulioj

Detalo pri la finitaj pulioj, rigardataj de malantaŭe. Videblas peco el la definitiva sidilplato. Videblas ankaŭ la kavo pinte de la ligna framo, necesa por havigi lokon al la ŝraŭbo tenanta la apogilon.

Antaŭa dentradaro

Ni metis kvarradan antaŭan dentradaron el restaĵoj de ĉiaterena biciklo. Tamen ni ne havis la ĝustan ĉenpuŝilon, kaj la provitaj movis la ĉenon nur inter la du mezaj dentradoj. Fine ni malmetis la ĉenpuŝilon kaj mane ĉenpuŝas kiam necese, ĝis trovi taŭgan ĉenpuŝilon. Videblas krome la blankaj pedaloj, poste anstataŭigitaj per nigraj.

Malantaŭa ĉenpuŜilo

2,5-metra tandema ŝanĝumkablo apenaŭ sufiĉis. Endis mallongigi la lastan pecon de kablokovrilo.

Ĉen-iro

Rimarkeblas la tuta ĉen-iro.