Enhavo:
Malgrandaj ideoj pri la biciklo, facile realigeblaj.
Noto:
Ĉi paĝo estas forigota... Ĝia enhavon mi movas en aliajn paĝojn. La artikolo Apartigiloj por dusakoj estas jam movita en la novan paĝon pri dusakoj. Kiam ĉi paĝo estos malplena, ĝia adreso kondukos al la enhavtabelo.
Grandaj ideoj ofte malgrandas kaj simplas. Jen iuj miaj.
Iam, por eviti ke la biciklo moviĝu en trajno, mi ekideis teni la manbremsilojn premataj per simpla kaŭĉuka ringo. Ĝi estas tre simpla solvo kaj, samkiel plimultaj tiaj, tre efika. Krome ĝi utilas por senmovigi la biciklon alikaze, eĉ kiam ĝi staras per la apogilo.
Ĝis nun, kiam ajn mi rekomendis aŭ montris ĉi elturniĝon al iu, min surprizis tioj, ke neniu ĝin konis kaj ke ĝi tiom mirigas. Certe multaj ekhavis la saman ideon, sed mi dume neniun tian renkontis, do jen mi montras.
Iam poste mi legis jenon en la libro Manual de cicloturismo
(Manlibro pri bicikloturismo) de Juanjo Alonso [ĥŭanĥo alonso]:
Per kaŭĉukringo ĉe la maldekstra anso eblas teni la bremsilon
streĉita dum halto, tiel ke la biciklo ne moviĝu.
Do lias la honoro originale inventi la manbremsilon
(dum ne aperos pli malnovaj dokumentoj).
Tamen mi sola malkovris la samon kaj eĉ duoble bonan:
unu kaŭĉukringo ĉiuanse.
Mi unue uzis ringojn el malnovaj gumaj lavgantoj eltonditajn (tiel surfote), por reutiligi forĵetitan materialon kaj pro la avantaĝo fari la ringojn kiom necese larĝaj. Tamen post ioma tempo ili ĉiam difektiĝis kaj rompiĝis. La plej bona solvo kiun mi trovis estas fari la ringojn el malnovaj biciklaj aertuboj.
Malgranda ideokiu montriĝis malmulte praktika: malpliigi pezon kaj volumenon de gumsandaloj, anstataŭigante per gumŝnuroj la gumaĵon kiu tenas la piedon. Efektive, ili malpli kaj pezas kaj volumenas, sed misefike nun necesas ambaj manoj por ŝumeti, kaj krome la gumŝnuro dolorigas la haŭton.
La kuiriloj ofte signifas konsiderindan onon, pezan kaj volumenan,el bicikloturista bagaĝo. Almenaŭ unu metala ujo nepras por kuiri (singarde preferinde ŝtala ol aluminia). Tamen ĉiam utilas disponi pri kromaj ujoj por manĝi kaj trinki. La plej simpla solvo kiun mi trovis, estas fari ilin el kartonbrikoj:
Fote, de maldekstre: glaso (13 g), bovlo (12 g), telero (10 g) kaj pleto (14 g). Rekomendindas kompletigi per lignaj haŝioj (alinome manĝobastonetoj) (7 g).
La tuton eblas faldi en malgrandan pakon per du kaŭĉukaj ringoj.
La peza kaj volumena avantaĝoj evidentas. Krome, kiam la servico trouzite damaĝitos, sufiĉos ĝin respekte enmeti en ujo-reciklan ujon... el kiu ankaŭ elmeti plian kartonbrikon el kiu fabriki novajn teleron aŭ tason!
Malavantaĝoj ankaŭ evidentas: ili facile difektiĝas kaj ne facile purigeblas pro la enaj faldoj. Nur la glaso (por akvo, kiu ne postlasas restaĵojn) kaj la pleto (senfalda kaj telere uzebla) estas praktikaj por uzado dum plurtaga vojaĝo. Ĝenerale tio ĉi estas solvo por minimumigi la bagaĝon por mallongaj vojaĝoj.