Abonilo

Aboni la esperant-lingvajn aktualigojn de ĉi paĝaro:

Kunnoti ĉi paĝon




Ĉu malpermesite venki?


Nuntempe malmultaj homoj scias, ke la kreskanta interesiĝo pri kuŝbicikloj iel estas renesanco de tio kio okazis inter fino de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a.

Tio, ke en 1934 oni malpermesis kuŝbiciklojn por oficialaj konkursoj, haltigis iliajn dezajnon kaj konstruon dum jardekoj, ĝis ilin remalkovris MIT-profesoro David Gordon Wilson kaj studento lia, ĉ. 1975. Miloj da kuŝbiciklistoj eterne dankos ilin.

Ni revenu en la epokon antaŭ tiu stulta tago de 1934. Ni sciu iom pli pri tri kuŝbiciklaj pioniroj: francoj Charles Mochet, lia filo Georges Mochet kaj biciklisto Francis Faure.

Velocar
Bildo: http:

Post pluraj revizioj, mi publikigis la tradukojn de mi faritajn el The History of the Recumbent Bicycle: Winning Forbidden:

Eblas legi la tutan historion en Malpermesite venki: La historio de la kuŝbiciklo.