Kiel malplipezigi dusakojn Lotus

La dusakoj Lotus kiuj min akompanadas dum la lastaj jaroj origine kune pezis 1,665 kg (sen la nedeviga balteo) Post ol ilin uzi plurvojaĝe, mi pensis ke mi povus malplipezigi ilin.

Dusako kun kaj sen framo

Ĉi dusakoj havas enan framon el tri plastaj platoj. La plej granda okupas la tutan enan flankon de la sako, pli proksime al la rado; ĝi rigidigas la sakon por ke la ŝtofo ne tuŝu la spokojn. La aliaj du pli malgrandaj platoj situas sube kaj antaŭe por doni formon al la dusako, kaj facile demeteblas.

Fote observeblas la diferenco: La dekstra dusako, senframa, perdas sian formon kaj molas kiel malplena sako. Tio nenian problemon kuntrenas. Forigi la du malgrandajn framo-platojn signifas 95 malpliajn gramojn ĉiusake.

Dusakoj kun kaj sen malsupra fiksaĵo

Alio videble forigebla estas la malsupra hoko fiksanta ĉiun dusakon al punkto de la portilo, proksime de la radakso. Eblas atingi saman efikon per peco el bicikla aertubo (aŭ fortika elasta bendo), nodita ĉe la supra bendo kiu estas kudrita malsupre laŭlonge de ĉiu sako. 31 malpliajn gramojn ĉiusake.

Forigitaj eroj

Mi decidis provi, kio okazos post ol demeti la grandan framo-platon. Por demeto necesas unue malŝraŭbi la hokojn kiuj ebligas kroĉi la sakon ĉe la portilo. Sen tiu plato la dusako iĝas simpla mola sako, sed tio praktike neniel ĝenas: kiam la dusako malplenas, la portilo malebligas al ĝi trafi la spokojn; kiam ĝi plenas, la enhavo donas al ĝi formon. Do mi decidas malhavi la lastan framan restaĵon: 160 malpliajn gramojn ĉiusake.

La dusakoj havas, angule ĉe la apudrada flanko, kvar klapojn kun prem-butono. Ŝajne ilia nura funkcio estas kunigi ambajn dusakojn por baltee porti ilin. Sed estas egale ĉu kunigi ilin prem-butone aŭ ne, ĉar la balteaj hokoj mem kunigas ilin. Ok ektondaĵoj kaj for: 10 malpliajn gramojn ĉiusake.

La foto montras ĉion ĉiusake forigitan: la tri plastajn platojn, la malsupran hokon kaj la kvar prem-butonojn. Sur la dusako kuŝas la aldonaĵoj: plato el blanka plastikaĵo nomata forex, anstataŭinta la grandan framo-platon (nur ĉe la hoko-ŝraŭboj) kaj peco el bicikla aertubo,anstataŭinta la malsupran hokon.

Pinligna stangeto kiel framo

La peco el forex plurfoje rompiĝis kaj mi anstataŭigis ĝin per nova. Mi fine uzis pecon el ligna kruco-plakaĵo, sed okazis same. Tiam mi uzis pinlignan stangeton, pli leĝeran kaj fortikan. Ankaŭ ĝi fine rompiĝis, same ĉe la malantaŭa ekstremo, pro la pezo de la plena dusako.

Mi decidis ne reanstataŭigi sed malhavi ĝin.

Kroĉilo

Ĉu sen ajna plifortigaĵo la tolo ŝiriĝos ĉe la du hoktruoj? Por malpliigi la premon mi metis grandajn subdisketojn. Tio efikis.

Sen framo, la dusakoj nun estas pli facile gardeblaj dum neuzado. Krome eblas enmeti unu en la alian, kio utilas dum iaj bicikladoj.

La totala forigita pezo (de ambaj dusakoj kune) estas ĉirkaŭ 600 gramoj, balasto kiun mi do ne devis treni tra la mil iom kilometroj de tiam trabiciklitaj. Ĝi evidente «mankas al mi», sed al ĝi mi ne sopiras…

Kroma fikso al la portilo

Ekzistas dusakoj havantaj sekurajn kroĉilojn kiuj malebligas malkroĉiĝon disde la portilo. Miaj dusakoj havas simplajn metalajn hokojn por kroĉi kaj ĝis nun mi ne trovis anstataŭon.

Plurfoje falis dusako de mia biciklo dum pedalado sur arbarvojoj aŭ ŝton-abundaj padoj. Lastfoje mi perdis ambajn samtempe biciklante sob al ŝtonrivero. Mi rimarkis la perdon nur post ioma tempo, leĝere pedalante sor al la alia valflanko, kiam mi retrorigardis… Kompreneble mi sentis min tiom senpeza! Mi rememoris, vidi ilin lastfoje tri-kvar kilometrojn antaŭe. Mi rapidege «revenis sur mia pedalado» por serĉi ilin. Bonŝance ili trankvile atendis min kelkcent metrojn for.

La tielo de mi tiam uzita por pli bone fiksi la dusakojn al la portilo estas tre simpla kaj efika:

Fikso de la maldekstra dusako

Necesas peco el elasta ŝnureto kaj kvar plastaj hokoj (kiaj por pendigi kurtenojn). Tri hokojn mi nodis per la ŝnureto al la maldekstra dusako: ĉe la mantenilo kaj la du porbalteaj ringoj. Tio ebligas fiksi la dusakon al la kontraŭa rando de la portilo ĉe tri punktoj.

Fikso de ambaj dusakoj

Por la dekstra dusako, kiun sola kutime oni ne uzas, sufiĉas nodi unu hokon ĉe la mantenilo. Por kroĉi ambajn dusakojn, la du hokojn de la maldekstra dusako kiuj estas noditaj ĉe la ringoj, oni fiksas ne ĉe la portilo sed ĉe la koncernaj ringoj de la alia dusako.

Malsupraj hokoj

Laŭnecese, unu-du pliaj hokoj samtiele noditaj ĉe la malsupra bendo de ĉiu dusako helpas fiksi ĝin al la flanko de la portilo kaj evitas pendoladon.

De tiam ĝis nun mi ne perdis sakon. Kvankam la originalaj hokoj foje malkroĉiĝis, la novaj kroĉiloj tenis la dusakon pendanta.