La lud-fino

ĉiaterena veturilo

Oni plu devancas nin. Plejrapide: de la biciklo al la motorciklo, de la motorciklo al alia pli granda motorciklo, de la pli granda motorciklo al la aŭtomobilo, de la aŭtomobilo al… nu, al alia pli granda aŭtomobilo, de la alia pli granda aŭtomobilo al… nu, al alia eĉ pli granda, de tiu al… Ĉu ne estas pli granda? Do iu kapabla trairi riverojn. Ĉu jen ĉio? Ĉu estas nenio plia?

Ja oni plu devancas nin. De kiam mi estis infano kaj pedaladis al la lernejo, mian biciklon kaj min oni plu devancas. Tiuj infanoj vantaj pri siaj unuaj motorcikloj, bruaj, fetoraj kaj rapidaj, certe jam tre foras, en siaj aŭtoj kapablaj trairi riverojn. Ili eble eksentas, ke proksimiĝas la lud-fino, kaj ke la lud-fino misorientas. Krom se ekreklamiĝas aŭtoj kapablaj, krom trairi riverojn, transiri glaciajn montojn kaj trairi dezertojn. Tiam subite io plia ekestos, kaj ŝajne la ludo ne estos finita. Tute nova aŭto kapabla suriri montojn kaj dezertojn, plia paŝo al… al…

Post dudek jaroj mi refoje bicikle pasis apud mia malnova lernejo. La konstruaĵo kreskis. Nun estas multe pli da lernejanoj, tre malpli da bicikloj ĉe la pordo kaj multaj, multegaj motorcikloj. La malmultaj bicikloj estas tre novaj, maltre vivintaj, maltre uzataj. Neniu estu malpli ol la kunulo: ¿Kiu kuraĝus pedaladi centojn da metroj al la lernejo sur biciklo nenova, nehavanta la neprajn amortizilojn ambaŭ-rade, la neprajn diskbremsilojn kaj kompreneble la neprajn aŭtomatajn rapidumilojn?

Mi promenadas plu. Mi lasas onin devanci min. Kiel, krom malrapide, eblus kontemplad'?