Kanto por instigi la loĝanton de ĉiovendejoj

Pasigi kelkajn tagojn en urbo, kaj eĉ kun televidilo, vere havas certajn avantaĝojn. La 3an de decembro 2006a, ĉapitro de la dokumenta televid-felietono Contra la globalización (Kontraŭ la tutmondigo), elsendita de la kanalo La 2 de Televisión Española (la hispana publika televido), finiĝis per simpatia kanto kies tekston mi sensukcese serĉis en la reto, kaj kiun do mi transskribis kaj tradukis. La esperantigo respektas la originalan signifon kaj plej ofte ankaŭ la ritmon, tamen nur malofte la rimon:

Se ne vendas la animon vian vi
Se vin tute ne zorgigas la bezon'
Se ne tentas vin la lukso kaj la pov'
Se vi ne sklavas de la posedaĵ'
Se vi ne havas permesilon por stir'
Se vi ne naŭtas, eĉ ne en la Ret'
Se vi fajfas tute pri la estontec'
Se vi ne havas je hipotekoj kaj chaled'

Ĉi-monde vi ne loĝas, kredu min
Sed certe trovos lokon por vi ni
Ĉar ion ni sendube vendu al vi
Aŭ ion vi aĉetu ja de ni

Se dependas de salajro nura vi
Se vivas vi en luata apartament'
Se vi ne malbonfaras al kunul'
Se via nura malamik' estas vi mem
Se neniam karierisme strebis vi
Se l' vojon vi ne malfermis per trabat'
Se vi iam reciprokis per komplez'
Se foje kaptas vin sentimental'

Ĉi-monde vi ne loĝas, kredu min
Sed certe trovos lokon por vi ni
Ĉar ion ni sendube vendu al vi
Aŭ ion vi aĉetu ja de ni

Se tiu nupta ne estas via marŝ'
Se la himnoj armeaj bugras for
Se vi la flagon opinias tol-restaĵ'
Kie mankas aŭ malmankas iu kolor'
Se vi ne futbal-fanas pri l' Madrid'
Kaj ne anas en asoci' aŭ kunfratar'
Se vi ne adeptas de ĉef' aŭ ĉampion'
Se vin nure gravas l' amikec'

Ĉi-monde vi ne loĝas, kredu min
Sed certe trovos lokon por vi ni
Ĉar ion ni sendube vendu al vi
Aŭ ion vi aĉetu ja de ni

Amen'

Teksto de José Ramón Catalán [pr. ĥoseramon' katalan'] kantita de José María Alfaya [pr. ĥosemaria alfaja] kaj Taller de reinsertables [pr. tajer' de rejnsertables] (Ateliero de Resocianigebluloj). Esperantigita de Marcos Cruz [pr. markos krus]).

Kial mi kopias ĉi tekston? Kian rilaton ĝi havas al biciklo? Nu, bicikle vivante oni certe ĉi-monde ne loĝas, kaj krome ili pli malfacile sukcesos trovi lokon por oni.