La Biciklaŭno radie antaŭ ekiro al la monto Kenjo (2007-01-24)

la Biciklaŭno ripozas

Mi forlasis laborpostenon, mi forlasis vivon, kaj nun mi vivas ne grize sed plenkolore. Kaj la koloroj puras, samkiel la homoj kiun mi survoje renkontas.

Álvaro Neil, la Biciklaŭno.

Mi registris kaj transskribis novan intervjuon al Álvaro en la programo A día de hoy (Je la hodiaŭa tago) de Punto Radio, la pasintan 24an de januaro.

Ĵus antaŭ ol ekiri al la monto Kenjo, la Biciklaŭno prirakontas sian lastan spektaklon en malliberejo kaj, kun eksterordinara kaj kritika lucido, sian vidpunkton pri iuj malfortoj kaj fortoj de la afrika socio, tra kies fadenojn li pedaliradas de 800 tagoj, samkiel pri certaj NRO-j.

Eblas legi kaŭ aŭskulti en la hispana la intervjuon de 2007-01-24 al Álvaro Neil.