Malŝaltu vian biciklan lumigilon

biciklo apudvoje

Kvankam la elektron por la lampo via-bicikla vi mem generas senpolue, same malŝaltu la lumon. Ja, malŝaltu ĝin. Tiun nokton haltigu vian bicicklon kvin minutojn apudvoje kaj rigardu la stelojn. Sen reflektoroj, sen stratlanternoj, sen neonlampoj, sen fumo, sen poluo kaj sen bruo, steloj tre pli bone videblas. Ili eĉ aŭdeblas.

La unuan de februaro, de 19:55 ĝis 20:00 (hora zono +0100 UT aŭ UTC, nome la tempo madrida kaj pariza), lasu vian mondon silente ripozi kaj spertu viajn sentojn: malŝaltu ĉiujn lampojn kaj elektraĵojn tiutempe neneprajn. Se eble, pli bone, malŝaltu ĉion.

Kaj se la tagaj antaŭkalkuloj pri energikonsumado neantaŭvideble varias kaj je 20:00 okazas senlumiĝo, ne gravas. Tio estus plia montro pri la malmorala malŝparo kiun ni prikutimas.

La venontan 1an de februaro, la ekologia franca grupo Alianco por la Planedo, grupiĝo de mediaj asocioj [kiu ekzistis inter 2006 kaj 2012], kunvokas ĉiujn mondanojn lasi la planedon ripozi por 5 minutoj.

Temas pri tio, tiutage ŝpari 5 minutojn da elektro malŝaltante ĉiujn lampojn kaj elektraĵojn, inter 19:55 kaj 20:00.

Kial la unuan februaran? Ĉar tiutage prezentiĝos en Parizo la raporto de la Spertularo pri Klimat-Ŝanĝiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj jen bona okazo atentigi ĉiujn homojn, amaskomunikilojn kaj decidpovulojn, pri la energia malŝparado kaj la neceso ekagi.

Fonto: gazetara noto de Movimiento Clima (Klimat-Movado) (http://www.movimientoclima.org/plantilla/prensa_not6.htm).

Eble post ĉio en nur kvin minutoj mi malkovros, ke normale ne necesas tiom da ŝaltitaj lampoj kaj tiomaj funkciantaj elektraĵoj ĉirkaŭ vi. Eble eĉ vi unuafoje alimaniere rigardos la lumon de la steloj.