La Biciklaŭno radie en Adis-Abebo, Etiopio (2007-03-07)

kafoservico

Unue, ili lavas la grenon, poste rostas ĝin, poste muelas ĝin kaj poste boligas akvon kaj komencas servi la kafon. Sed por la ceremonio ili preparas la plankon per floroj, bruligas incenson kaj homoj sidiĝas ĉirkaŭ la kaf-kruĉo, atendonte ke la kafo pretu. Ili trinkas tri kruĉojn. Al la kafo ili aldonas eĉ spicojn, iom da salo… Ĝi estas kafo treege aroma kaj tre bongusta.

Álvaro Neil, la Biciklaŭno.

Mi registris kaj transskribis novan intervjuon al Álvaro en la programo A día de hoy (Je la hodiaŭa tago) de Punto Radio. En ĝi li parolas al ni pri la etiopiaj ekonomio, manĝaĵoj, pri siaj lastaj spertoj en Adis-Abebo kaj pri sia venonta spektaklo.

Mi invitas vin legi kaŭ aŭskulti en la hispana la intervjuon de 2007-03-07 al Álvaro Neil.