Transskribaĵo de la lasta intervjuo al Álvaro Neil

Post du semajnoj, Álvaro Neil revenis sur la ondojn de la programo A día de hoy (Je la hodiaŭa tago) de Punto Radio.

Graŭ kunlaboro de Alegría Martín, babilejano ĉe biciclown.com, jam eblas ne nur aŭskulti, sed ankaŭ legi la hispanlingvan intervjuon de 2007-04-11 al Álvaro Neil. La sondosiero havas ioman bruon pro la interferoj registrilaj, sed la vortoj kompreneblas.