Ateliero de Resocianigebluloj

koncerto

Eĉ se malprobable, eble José María Alfaya [pr. ĥosemaria alfaja] kaj Ateliero de Resocianigebluloj iam resocianiĝos… Kiu scias? Dume ili jam havas retpaĝon kun tekstoj, kantoj, fotoj kaj koncerto-kalendaro. La ligilon (kaj aliajn rilatajn) vi trovos ĉe la paĝo kiun mi decembre dediĉis al unu el siaj acidaj kaj inteligentaj kantoj.

Antaŭ tagoj mi pedaladis kilometrojn por spekti koncerton ilian kaj mi havis okazon babiladi kun ili. Mi varme rekomendas ilin. Kantoj plenaj de inteligenta kaj kritika humuro, kia nuntempe tre maloftas.