La pasintan 13an julian, kiel ĉiun duan monatan vendredon, spontane okazis la tria krita maso en Castellón. Ĝi komenciĝis ĉe la urba ĉefplaco kaj trairadis naŭ kilometrojn tra la centro de la urbo, trankvile kaj feste, akompanate de surpriziĝo kaj simpatio de la plimultaj piedirantoj kaj de la rezignaciantaj aŭtomobilistoj.
Graŭ miaj geamikoj Cisco kaj Creu mi sukcesis hazarde troviĝi tie kun la biciklo Anakleta kaj partopreni la agrablan pedaladon, kiu plian monaton spontane kaj pace okupis la stratojn por kuraĝigi ĉiujn forlasi siajn malnovajn kutimojn kaj ekbicikli.
En la paĝo de la krita maso de Castellón troviĝas fotoj kaj videoj pri ĉi tiu kaj antaŭaj renkontiĝoj, krom kompleta informo pri la iniciato.