Nova modelo de biciklo Ecobent

biciklo Ecobent Basic

Skribis al mi Luca Mariano, de Ecobent, kies laboron pri mankonstruado kaj vendado de maltrekostaj kuŝbicikloj mi konis antaŭ monatoj, por sendi foton pri la nova modelo de li konstruata, per kiu foto aktualigi la paĝon de mi dediĉitan al la kuŝbicikloj de 26-colaj radoj.

Luca pensas ke kuŝbicikloj ne nepre estu pli kostaj ol ordinaraj bicikloj, kaj tiuj fabrikataj kaj vendataj de li ne estas pli kostaj.