La biciklo Anakleta en amaskomunikilo… aŭ pli bone dirite: kritikmaskomunikilo

La ĵusa 61a numero de Ciclopedia, la bulteno de Pedalibre, enhavas en sia fako Kuriozaj bicikloj el la tutmonda mondo prezenton de la biciklo Anakleta.

la biciklo Anakleta

La aspekto de la biciklo en la artikola foto ne plu aktualas. La sesa prototipo de Anakleta, kies bildon vi ĉi-apude vidas, estas preskaŭ finita: nova sidilo (finfine unupeca) kaj kurva stirilo tre aliaspektigas; kaj aparte igas la pedaladon eĉ pli komforta. La detaloj pri la konstruado deĉi nova prototipo estos publikigpretaj post tagoj.