África con un par (Afriko je du…)

libro

Post iom pli ol du semajnoj de kunlaborado inter Álvaro Neil kaj mi por revizii lian novan libron, kaj per la laboro de lia amiko Víctor Merino kiel dezajnisto kaj paĝar-skizisto, África con un par hodiaŭ iĝis preta por la presejo.

De Egiptujo al Hispanujo kaj de Hispanujo al Egiptujo kaj ree, la teksto ĉiuvojaĝe poluriĝadis, ĉapitron post ĉapitro, alineon post alineo, komon post komo, per ĉiu korekto kaj ĉiu sugesto, por ke nenio malklarigu la specialan rakontostilon de la aŭtoro, plena de humaneco, spicita de multe da kaj humoro kaj socia kritiko.

Álvaro honoris min per sia konfido ke mi helpu lin ĉi-taske. Mi tre kontentas pri la rezulto. Ĉi tian taskon oni faru senhaste, kaj feliĉe estis sufiĉe da tempo por ĝin fini kontentige (kvankan certe iu petola tajperaro restas nerimarkita).

África con un par ekaĉeteblos la 19an de decembro en la reta librovendejo Paquebote.