De Alcalà de Xivert al Carboneras de Guadazaón

biciklo apudvoje

Ĉe Carboneras de Guadazaón [pr. karboneras de gŭadasaon'], proksime de la urbo Cuenca [pr. kŭenka], neplanite finiĝis la trankvila vojaĝo kiun mi komencis la unuan de januaro proksime de Mediteraneo kaj kiu celis Madridon. Dek tri malvarmaj tagoj, ioma pluvo, multaj solecaj vojoj kaj ŝoseoj, belegaj lokoj (iuj el ili revizititaj post jaroj), anekdotoj kaj renkontoj.

La lastan nokton mi pasigis klopodante iom dormi dum forta pluvo senĉese frapadis la maldikan plastan plejdon sur mian vizaĝon. Malseka bagaĝo, antaŭvidebla vetera plimalboniĝo kaj manko de alternativo por la nacia ŝoseo decidigis min entrajniĝi kaj alveni Madridon post tri iom malĝojaj horoj anstataŭ post kvin planitaj ĝojaj tagoj…

Sed jam tempo estas inaŭguri la fakon pri biciklaj vojaĝoj kaj ĉi lasta sperto decidigis min eklabori pri ĝi.