La celoj de l' vent'

Ventmueliloj

Biciklistoj emas diri ke nur la vento frapas ilin de antaŭe; ili uzas pli detalan esprimon kaj malpli elegantajn vortojn. Temas nur pri ŝerco pri kiu la vento mem ne kulpas.

Survoje, bicikle, la vento balastumas vin por fortigi vian paciencon; la vento lulas vin por pliperfektigi vian ekvilibron; la vento malvarmigas vin por malmoligi vian korpon; la vento flustras al vi por rafini vian komprenivon.

Survoje, bicikle, malgrandas la tento halti kaj rigardi kion vi lasis malantaŭe; ne estas ludendaj masko-baloj; kaj facilas forgesi la malnovajn kaj mallumajn palacojn vintrajn, ankaŭ tra kies fenestroj la vento traglitas — alicele.

Unu el la plej brilaj poemoj verkitaj, muzikigitaj kaj kantitaj de Manolo Tena (disfoje genia, jam de la komenco de lia kariero) prias la mensogojn de l' vent'; ne pro forgeso en ĝiaj versoj li ne mencias la biciklon: survoje, bicikle, la vento neniam mensogas.