Kio estas la problemo?

Kiam vintre estas tro malvarme por bicikli, iuj deziras la baldaŭan alvenon de la varma sezono. Kiam somere estas tro varme por bicikli, iuj deziras la baldaŭan alvenon de la malvarma sezono. Se oni atendus la idealan tagon, la idealan horon, la idealan temperaturon, la idealan humidon, la idealan sunon, la idealan deklivon, la idealan akompanon aŭ la idealan solecon oni neniam ekpedalus. Kaj se ĉiupedalpuŝe oni kontraŭstarus tiun alvenantan nubon, aŭ tiun alian forirantan, aŭ la pluvon, aŭ la sunon, aŭ la malvarmon, aŭ la varmon, oni baldaŭ elĉerpus sian energion.

Mi pripensis tion leginte en la hispanligva El libro de la serenidad (La libro pri la sereneco, eldonejo Ediciones Martínez Roca, 2000, 4a eldono, 2003, paĝo 42) de Ramiro Calle jenan tekston:

Malĝoja disĉiplo turnis sin al sia majstro por demandi de li:

—Majstro: kiel eskapi de la somero kiam ĝi alvenas?

La majstro respondis:

—Tre facile, amiko. Kiam estas somero, vi ŝvitas; kiam estas vintro, vi tremas. Kio estas la problemo? Vi jam eskapis de somero kaj vintro, ĉu vi vidas? Kio estas la problemo?

Kiam mi legis ĝin mi pensis, ke tiu majstro sendube multe vojaĝadis per biciklo.

Ramiro Calle en sia priteksta komento malkaŝas la misteran mekanismon de la menso, tiom dolorigan, per kiu ĝi malemas l' o estantan kaj emas l' o malestantan: Kiam vi estas ĉi tie, vi menso estas tie; kiam vi estas kun iu, vi deziras aliiun, kaj kiam vi trinkas tason da teo vi pensas pri tute alia afero; Se la menso estas sola, ĝi volas esti kun iu; se ĝi estas kun iu, ĝi sopiras solecon; Anstataŭ resti malferma, la menso fermiĝas kaj poluas sian atmosferon per timoj kaj paranojoj.

Kaj pri la rezistemo kaj akceptemo li verkas: Ni ne akceptas l' o neeviteblan kaj pliigas la streĉiĝon; Senutile rezistadi […] estas fonto de doloro; Indas scipovi vivi en l' o estanta kaj ne en l' o malestanta.

Noktiĝo

Ĉio ĉi memorigis al mi vortojn de Juanjo Alonso el lia Manual de Cicloturismo (Manlibro pri biciklovojaĝado, eldonejo Desnivel ediciones, 1999, paĝo 41), per kiuj li diras la samon:

Iĝi vento kiam estas vento, iĝi pluvo kiam estas pluvo, iĝ koto kiam paŝe sur marĉejo, iĝi horizonto kiam la vojo longas, kaj ne malsati kiam ne plu estas manĝaĵoj.

Kaj eble eĉ iĝi soleca nokto kiam soleca nokto alvenas.