Nealveninte la koron

Biciklo

Pedale kaj tagmeze alveni sola en la verdan urbo-koron, nesufiĉe dorminte, devigas desurbicikliĝi sub la unuan solecan ombron survoje.

Neniu biciklanta sireno jam vekiĝis ĉi-hore —aŭtenta, pluma, ne skvama—, sed ekdormi estus tro riske: minacantaj driadoj ĉirkaŭflugetas iom for.

Iom poste, ĉe la ombro, imitaĵo de senluma kamero, la fota bildo iom post iom vidiĝas — revelacie. Mi tion jam suspektis; sed malgraŭ ĉiuj miaj klopodoj mi ne sukcesas rememori la precizan momenton kiam mi perdis mian kapon. Sed tamen Fortuno neniam ĉesas rideti: Dum reveno ne estos necese elekti inter la varmo kaj la leĝaro pri la bicikla kasko; ankaŭ ne plu timi sun-frapon dum la finiĝanta somero. Adiaŭ, problemoj. Tre pli malbone ol la kapon estus perdi radon aŭ la stirilon.

La libraj linioj, blankaj sur nigro, iĝas flekseblaj kurboj, samkiaj tiuj kiujn endas tiom pene sorpedaladi, en montpasejoj plenaj de miraĝoj kaj falsaj ebenaĵoj, inter urbo kaj urbo, inter koro kaj kor'; kaj legado iĝas neebla.

Vespere, sur la revenvojo malrapide kondukanta tre for de la varma urbo-koro, necesas lerte kaj ridete evitadi malklerajn predikantojn laŭt-voĉajn, gigantajn musetojn kun ĉapelo, paciencajn hom-statuojn, feliĉajn kaj dankemajn muzikistojn kaj anke kelkajn biciklantajn sirenojn — ne aŭtentajn sed skvamajn.

La dimanĉa nokto proksimiĝas ĉiu-pedalpuŝe. La koro de la urbo restis malantaŭe antaŭlonge. La malnova biciklo ne ĉesas grincadi.