Enhavo:
Hejmfaritaj pluvŝirmiloj kaj portil-apartigiloj.
Iuj modeloj de dusakoj havas proprajn pluvŝirmilojn. Mi faris miajn por miaj dusakoj Lotus jene:
Mi eltondis kvadraton el granda rubo-sako; fortondis la angulojn, kio restigis neregulan sesangulaĵon; plifortikigis la randon per amerika glubendo kaj ĝin truis je malgrandaj interspacoj por ĉion krispigi per elasta ŝnureto.
Rezulto: la metita pluvŝirmilo tute kovras la dusakon kaj adaptiĝas al ĝi.
La mezuro kalkulendas por ke la krispo fiksiĝu ĉe la dusako.
Se via portilo ne taŭgas por dusakoj, eblas meti apartigilojn, tiel ke la sakoj ne entrafu la radiojn.
Por konstrui apartigilojn sufiĉos du stangoj, fortikaj sed iom flekseblaj.
Mi faris per grandaj plastaj rand-ŝtopiloj (uzataj por ŝtopi la randojn de la plastaj tabuloj kiujn oni uzas por vitrodomoj kaj terasoj); mi fiksis ilin per plastbendaj flanĝoj.
Mi uzis ankaŭ kanojn, sed ili estu dikaj kaj krome havu sufiĉan kontaktan surfacon ĉe la portilo por ne rompiĝi. Ili povas esti duma solvo.
Laste mi provis tendajn stangojn. Mia malnova tendo Quechua, fine de sia vivo, donacis plimultajn siajn erojn por plej nekredeblaj pluutiligoj, inter kiuj la stangojn.