Abonilo

Aboni la esperant-lingvajn aktualigojn de ĉi paĝaro:

Kunnoti ĉi paĝon




Elektro

Enhavo:

Elektro-generado por bicickle vojaĝi. Konstruo de rektifilo por havi kontinuan kurenton el la dinamo.


Meme generi elektron donas plian sendependencon dum bicicklaj vojaĝoj. Tiel oni povos reŝargi bateriojn telefonajn kaj aliajn (ekzemple, de muzikiloj kaj mankomputiloj), kaj reŝargeblajn pilojn (neniu devus uzi nereŝargeblajn pilojn krom se grava neceso). Oni krome evitos porti kun si plurajn transformilojn kaj dependi de la foja disponebleco de “patrinan” konektilingon.

Estas du tieloj generi elektron: mekanika-magnetika (per dinamo aŭ alternatoro) kaj fotovoltaika (per sunlumo). Ĉi-paĝe mi montras ankoraŭ nur unu solvon: profitebligi la kurenton generitan el ordinara biciklo-dinamo. Iam poste mi aldonos mian sperton kun sunluma pilreŝargilo; kiel konstrui adaptilojn por piloj; kaj kiel reŝargi telefonon per normalaj piloj aŭ mana dinamo.

Kurent-rektifilo por la dinamo

Ordinara biciklo-dinamo estas la plej simpla kaj malmultekosta ielo generi elektron dum vojaĝo. Tamen, bicicklo-dinamoj estas alternatoroj, tio estas, ili generas ne konstinuan sed alternan kurenton:

[biciklo-dinamoj] estas alternatoroj de senmovaj magnetoj: [Ili havas] malmultan povumon (malpli ol 5 W) [...] Ili utilas kiel generatoroj por tre malgrandaj konsumadoj [...]

Iñaki kaj Sebastián Urkia Lus, Energía renovable práctica (praktika renoviĝanta energio), eldonejo Pamiela, Pamplona-Iruña, 2003, paĝo 160.

Esperantigis por la paĝo: Marcos Cruz

Nur per kontinua kurento eblas reŝargi bateriojn. Tial necesas rektifa cirkvito por ŝanĝi la alternan kurenton en kontinuan.

Estas vendata simila ilo, nomata PedalPower, kiu faras ĝuste tion: transformas la alternan kurenton de dinamo en kontinuan kurenton profiteblan por reŝarĝi ajnan poŝtelefonon kun adaptilo por aŭtomobila fajrilo. Ĝin vendas terra.org. Mi preskaŭ aĉetis ĝin, malgraŭ ke ĝin akompanis dinamo kaj tenilo por fiksi la telefonon ĉe la stirilo, kiujn du aĵojn mi ne bezonis. Feliĉe, mi fine ekdecidis konstrui unu. Mi sciis ke la necesa cirkvito estas tre simpla, kaj ke materialoj estus facile atingeblaj senpage.

Efektive, kontraŭ nul eŭroj (inkluzive de sendokostoj) eblas konstrui oni mem kurent-rektifilon, kiel mi montros tuj. Sufiĉas minimumaj bazaj konoj pri elektro kaj elektroniko: kioj estas alterna kaj kontinua kurentoj, kioj estas diodo kaj kondensatoro, kiel veldi elektrajn dratojn sur cirkvit-platon, ktp. Se vi ne havas ilin, vi povas facile lerni ilin aŭ peti ies helpon. Se vi bezonas klarigon retmesaĝu min.

La cikrvito

cirkvito-skemo [D]

Kiel videblas sur mia bonega desegno, la elektronika cirkvito estas tre simpla: ĝi konsistas nur el kvar diodoj kaj, aldoneble, kondensatoro mildiganta la sorojn kaj sobojn de la eliranta kurento. La diodo estas elektronikaĵo kiu allasas elektran kurenton flui en unu sencon, sed blokas ĝian fluon en la alian sencon.

Estas variantoj de ĉi tia cirkvito. Ekzemple, mi trovis en malnova radio saman cirkviton sed kun du aldonaj kondensatoroj paralele konektitaj ĉe la malsupra maldekstra diodo. Ne necesas. Kvar diodoj sufiĉas.

Gerónimo Palacio, argentina studanto pri elektroniko, septembre 2008e sendis al mi plibonigitan cirkviton kiun mi jene inkludas liapermese, por ke ĝi alternative utilu. Mi citas ankaŭ lian klarigon:

La elektronikaĵoj

Por fari ĉi muntaĵon eblas aĉeti la apartajn elektronikaĵojn (diodojn kaj kondensatoron) aŭ elpreni ilin el elektra aparato difektita. Sed plej bone estas profiti la tutan rektifan cirkviton el malnova transformatoro aŭ nefunkcianta radio. Plimultaj malgrandaj hejm-aparatoj konekteblaj al la elektro-reto, ene havas tian cirkviton. Ju pli malnova la aparato, des pli facile trovi la pecon kiun ni bezonas.

Se vi ne trovas similar cirkviton en aparato, vi povas ĉiam profiti la apartajn elektronikaĵojn kaj mem fari ĝin: Praktike, ĉia trovebla diodo taŭgos. Elektrolitaj kondensatoroj surhavas klare indikitaj la maksimuman tension en voltoj kaj la kapacitancon en mikrofaradoj. Unu de inter 12 kaj 25 voltoj taŭgos; ĝia kapacitanco ne estas decida por ĉi tiom kruda uzo. Provu per tio kion vi trovos.

Se vi preferas ne riski sed aĉeti la erojn, diru vian celon al la vendisto kaj vi ricevos la plej taŭgajn. Kompreneble tiel vi maltrafos duonon de la amuzo, kaj krome elspezante.

Ĉiu-kaze, por munti la cirkviton el apartaj eroj vi bezonos cirkvit-platon. Eblas ĝin aĉeti, sed pli bone faru per kartono aŭ kruco-plakaĵo, aŭ simple malhavu ĝin kaj kunigu la erojn senpere, kondiĉe ke ili fiksiĝu tiel ke ne eblu nedeziratajn elektrokontaktojn.

La muntaĵo

  1. transformatoroj

    Mi konservis plurajn malnovajn transformatorojn, do mi malfermis iujn por elekti la plej profiteblan. Utilas nur la bobenaj transformatoroj, pli malnovaj; ne tiuj pli modernaj, kiuj uzas icojn.

    Sur la foto: du malfermitaj transformatoroj, unu bobena (malsupre maldekstre) kaj alia senbonena cifereca (supre).

  2. transformatoro

    Mi profitis malnovan bobenan transformatoron difektitan. Povas taŭgi ĉia bobena transformatoro eliganta tension de ĉirkaŭ 12 voltoj (proksimume). La bezonata cirkvito-parto estas tiu kun kvar diodoj kaj la ebla kondensatoro.

    Endas atenti tion, kiel estas surplate konektitaj la diodoj kaj la kondensatoro por sendube identigi la punktojn kie konektendas la eniro de alterna kurento kaj la eliro de kontinua kurento.

    Surfote: malfermita bobena transformatoro kaj, supre, cirkvito elprenita de alia simila, kun la kondensatoro ligita al la plato per dratoj por faciligi ĝian postan muntaĵon horzontalan.

  3. tensimezurilo

    Mi elprenis la cirkviton kaj faris la konektojn eniran kaj eliran. Kontrolis la rezulton mezurante la eliran tension per tensimezurilo: 14 voltoj kiam la rado turniĝis plejrapide. Bonege!

    La konekto inter la rektifilo kaj la dinamo estas pli fidinda kaj simpla se tiu ĉi havas du konektilojn por la eliraj dratoj. Multaj modeloj de dinamo havas nur unu konektilon por unu drato, kaj uzas la biciklon mem kiel duan draton, per ŝraŭbo kiu vundas la forkon tra la farbo-tavolo en la framon. Kiam mi uzis tiajn dinamojn, mi preferis izoli ilin de la framo kaj uzi duan draton. Ŝajnas al mi ke la konekto estas tiel pli efika.

  4. rektifilo

    Mi metis la cirkviton en skatolon plastan de orelŝtopiloj, kiun mi truis por trameti la enirajn kaj elirajn dratoparojn.

  5. rektifilo sub la sidilo

    Mi metis la rektifilon sub la dikan sidilon de mia kuŝbiciklo, kie mi faris kavon laŭmezure.

    Rimarkeblas sur la foto, ke apude jam estis enmetita pilujo. Ĝi urĝakaze ebligas al mi nutri la lumilon aŭ reŝargi la telefonon per kvar normalaj AA-piloj.

  6. aŭtomobil-fajrila konektilingo

    Fine, mi konstruis konektilingon aŭtomobil-fajrilan por konekti en ĝin la koncernan adaptilon de la telefono, kiu estis la sola necesa aĉetaĵo.

    Por la konektilinga korpo mi uzis pecon el bicickla aertubo. Por la bazo mi uzis la fundon de metala lozanĝujo, gluita per kontakt-gluaĵo. Sur tiun metalan bazon mi ŝaŭbis la positivan elir-draton per malgrandaj ŝarŭbo, subdisketo kaj ŝraŭbingo. Mi metis la negativan draton en falditan pecon de aluminia papero, senpere fiksitan ĉe la rando de la aertubo. Endas ne forgesi, ke la eliraj dratoj ne estas interŝanĝeblaj. La pozitiva drato fiksiĝu ĉe la bazo de la konektilingo kaj la negativa ĉe la flanko. Eblas scii tion, kiu estas kiu, per la cirkvit-aranĝo (ĝenerale la plato havas surskribaĵojn priajn). Duba-kaze endas uzi la voltmezurilon (ankaŭ taŭgus simpla diodo kaj ampolo de ĝusta tensio).

    La aŭtomobil-fajrilaj virkonektiloj havas unu kontaktilon pinte kaj duan ĉe ambaŭ flankoj de la cilindro. Okazis al mi, kun Nokia-adaptilo, ke nur unu el la flankaj metalaĵoj estis efektive kontakta. Se tiel, endas konekti la adaptilon je la ĝusta pozicio por kontaktigi la aluminian paperpecon.

La rektifilo plu funckias perfekte ekde septembro 2004, post centoj da kilometroj. Ĝi senprobleme reŝargas la poŝtelefonan baterion kaj reŝargeblajn pilojn (konektite al malgranda sunluma reŝargilo, kion mi montros iam poste ĉi-paĝe). Mi devis ripari nur difektiĝojn ne pri la cirkvito mem: anstataŭigi la plastan skatolon, kiu fine rompiĝis pri la vibrado, per protektilo farita el bicickla aertubo; kaj refoje glui la metalan fundon de la konektilingo.

Priskbribo de bildoj ĉi-paĝaj

Skemo de rektifa cirkvito

Elektronika skemo enhavanta kvar simbolojn de diodo (egal-latera triangulo kun suba latero horizontala, kaj sur ĝi horizontala linio apogita sur la supra vertico), unu simbolon de elektrolita dupolusa kondensatoro (du horizontalaj paralelaj linioj, kun malgranda plusa signo ĉe la supra) kaj simbolon de generilo de alterna kurento (cirklo enhavanta ondoforman linion). Ĉiuj simboloj estas nigraj kaj estas aranĝitaj jene: La kvar diodoj situas ĉe la kvar anguloj de imaga kvadrato; la generilo situas centre de la kvadrato; la kondensatoro situas dekstre de la kvadrato.

La dratojn kiuj konektas la elektronikaĵojn reprezentas grizaj linioj: La du malsupraj diodoj konektigĝas ĉe iliaj eniroj (iliaj bazoj) kaj ankaŭ kun la malsupra (negativpolusa) flanko de la kondensatoro. La du supraj diodoj konektiĝas ĉe iliaj eliroj (iliaj suproj) kaj ankaŭ al la supra (pozitivpolusa) flanko de la kondensatoro. La eliro (supro) de la malsupra maldekstra diodo estas konektita al la eniro (malsupro) de la supra maldekstra diodo kaj ankaŭ al la maldekstra konektilo de la generilo. La eliro (supro) de la malsupra dekstra diodo estas konektita al la eniro (malsupro) de la supra dekstra diodo kaj ankaŭ al la dekstra konektilo de la generilo. La du konektoj ĉe la kondensatoro plilongiĝas dekstren reprezentante la elirdratojn de kontinua kurento (supra pozitivpolusa, konektita al la pozitiva flanko de la kondensatoro; kaj malsupra negativpolusa, konektita al la negativa flanko de la kondensatoro).

Reveni post la bildon Skemo de rektifa cirkvito