Riparo de frunta lampo Petzl MIO XP

Enkonduko

Frunta lampo estas nemalhaveblaĵo en la dusako. Samtempe disponi pri lumo kaj havi la manojn liberaj tre gravas por bicikle vijaĝi:

Frunta lampo Petzl MICRO

Petzl MICRO

Inter 2002 kaj 2005 mi uzis fruntlampon Petzl MICRO, kiu uzas du AA-bateriojn kaj ordinaran filamentan ampolon. Iam mi opiniis ĝin la plej simpla kaj fidinda elektaĵo. Tamen per intensa uzado mi malkovris ĝiajn du grandajn malavantaĝojn: elektran konsumon kaj anstataŭajn ampolojn. Laŭ la firmao, du novaj alkalaj baterioj lumigas dum sep horoj. Reŝarĝeblaj baterioj, kiujn mi ĉiam uzas, daŭris malplu, kio foje devigis min reŝarĝi ilin duatage. Aliflanke, la ampola filamento forvarmiĝis pli frue ol malfrue, aŭ ĝi rompiĝis pro skuo aŭ subita kaj forta movo. Mi malofte trovis identan ampolon, samvoltan kaj sampovan, do mi devis elturniĝi per tio kion mi trovis, kaj kompreneble la lumo foje malfortis, foje tro fortis (kaj la ampolo pli frue forvarmiĝis). Krom ĉio, eĉ se la ampola lumo estas blanka kaj vide komforta, ĝi montriĝas laŭ samcentraj cirkloj, kio malkonfortas precipe por legado. Tial sume, la lampo Petzl MICRO, samkiel aliaj de la sama speco, ne rekomendindas krom por mallonga kaj disfoja uzo, ekzemple por unutaga ekskurso.

Por intensa kaj longa uzado necesas alispeca lampo. Mi bone informiĝis pri la diversaj ebloj, komparis ecojn, avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la diversaj teknologioj, firmaoj kaj modeloj, kaj fine elektis la modelon MIO XP de Petzl. Kaj mi kompreneble donacis la lampon Petzl MICRO por ke ĝi plu utilu pri aliaj malpli postulemaj taskoj.

Frunta lampo Petzl MIO XP

Petzl MIO XP

Ĉi lampo uzas LEDon anstataŭ ordinara filamenta ampolo; ĝi estas diodo kiu elsendas lumon kaj konsumas malmultan elektron. Ĉi teknologio antaŭnelonge ankoraŭ estis malpli efika ol ordinaraj ampoloj, ĉar ĝia lumo estis malpli forta kaj havis bluetan koloron. De komence estis LEDoj de lumo ruĝa, verda kaj alikolora, sed krei blankaluman LEDon nur lastatempe ŝajne eksukcesas, post longa esplorado. Tial, se malantaŭaj ruĝaj biciklo-reflektoroj delonge uzas ĉi teknologion, la antaŭaj LED-reflektoroj estas relative novaj. Krom la malgranda energikonsumo, du avantaĝoj de LEDoj super ampolo estas ke ilia vivo estas tre pli longa, kaj ke dum estas kurento ili ĉiam lumas (dum ampoloj bezonas minimuman kurenton por eklumi).

La frontlampo Petzl MIO XP havas novan specon de LEDo elsendanta pli potencan kaj praktike blankan lumon. Fakte, dum frontlampoj de normalaj LEDoj havas minimume tri LEDojn, la modelo MIO XP havas nur unu.

Ĉi lampo havas tri lumintensojn: bonega, normala kaj ŝpara. La ŝpara intenso plene sufiĉas por plejmultaj bezonoj kaj per ĝi la reŝarĝeblaj piloj daŭras ĝis 120 horojn. Mi praktike konfirmis la trean precizecon de la taksoj pri lumdaŭro broŝure publikigitaj de la firmao. Krome, la lampo havas porokazan plejan lumintenson, uzeblan nur dum 20 sekundoj (por eviti la trovarmiĝon de la elektronikaĵoj). Fine, estas blinka funkci-maniero, utila por urĝaokaze atentigi kaj faciligi ke oni trovu nin.

La lampo havas indikilon pri stato de la piloj: verda LEDo kiu oranĝiĝas kiam la piloj malplenas sub 30 centonoj, kaj ruĝiĝas sub 10 centonoj. Ĉiun alikoloriĝon respektive akompanas uno kaj du blinkoj de la precipa lumo, por sendube averti la uzanton.

La bezono pri tri piloj anstataŭ du aŭ kvar havas jenan malavantaĝon: plimultaj reŝarĝiloj funkcias kun paroj de piloj. Ni bezonos reŝarĝilon kapablan reŝarĝi tri pilojn samtempe.

Alia kialo por elekti lampon kun piloj ĉe la malantaŭa parto de la kapo estas ke la plimultaj el tiuj kiuj portas la pilojn en la lampa korpo mem, ne permesas ŝanĝi la angulon de la lumfasko, kio ĝenerale tre utilas kaj dum nokta pedalado preskaŭ nepras, por prilumi la vojon sen ĉiufoje klini la kapon. La korpon de la lampo Petzl MIO XP eblas vertikale klini de horizontalo ĝis pozicio celanta preskaŭ la grundon antaŭ la piedoj.

Post ol uzi ĉi lampon plurajn horojn tage dum pli ol unu jaro, mi povas atesti ĝian bonan kvaliton, ĝian fortikecon, ĝian fidindecon… kaj malfortan flankon kiu instigis min verki ĉi paĝon por montri, kiel ripari ĝin post paneo.

Riparado fruntlampon Petzl MIO XP

La problemo

Kiam la lumo komencis subite malŝaltiĝi, pli kaj pli ofte, facilis trovi la kialon. Efektive, ekmovo de la kablo kiu portas la kurenton de la pilujo ĝis la korpo, prokime de tiu ĉi, malŝaltis la lumon. Evidentis tio, ke la kablo estis ene rompita proksime de la enirpunkto de la korpo.

Elturniĝe, mi fiksis la kablo-pozicion per tukpinĉiloj kaj aliaj porokazaj rimedoj, ĝis eblos anstataŭigo.

Necesaj iloj

Por la riparo necesas jenoj:

Fotoj de la laŭŝtupa riparado

RiparadoRiparadoRiparadoRiparadoRiparadoRiparadoRiparadoRiparadoRiparadoRiparadoRiparado