Tendo Quechua Forclaz T2+Ultralight

La tendo, krom kiel rifuĝejo kontraŭnuklebomba kaj kontraŭkula, taŭgas kiel manĝejo kaj viv-ĉambro. Poste ĝi iĝos dormoĉambro. Ĝi estas tre plurutila. Ni ŝategas ĉi noktajn momentojn en nia ŝtofa dometo. Ĝi donas al ni sekurecon kaj intimecon, kun ĉiuj niaj posedaĵoj laŭlonge de la muroj: la radio, la ĵurnalo, libro, kandelo, biskvitoj… Ĝi estas l' o plej simila al hejmo pri kio ni disponas. Foje la feliĉo estas ĉi tiom simpla.

Miguel Ángel Díaz, Dos huellas hacia el sur (Du spuroj suden), eldonita de la aŭtoro, 2004, paĝo 193.

tendo

Estis bona elekto aĉeti ĉi tendon en 2003. Mi tre uzadis ĝin dum kvin jaroj: pli ol 800 tagnoktojn, inklude plurajn longajn periodojn sen malmunto (la plej longa, pli ol 200 tagnoktojn, sub suno kaj pluvo). Kompreneble, endis pluraj riparoj kaj, kun kelkaj flikoj, kun manfarita ena pordo, kaj sen la mallonga stango, ĝia fina aspekto iom ŝanĝiĝis, sed ĝi plu plenumis sian taskon kaj eĉ pli leĝeris ol antaŭe. La malhela originala grizo de la eksteraĵo heliĝis kaj aspektis malnova kaj eluzita. Ŝajne la ŝtofo ne malfortikiĝis ĝis la finfino; tamen ĝi iom malpligrandiĝis.

tendo sen tegmento

Du stangoj starigas la tendan loĝejon. La tegmento kuŝas sur ili, tenita de lapfermiloj. Tio signifas, ke la tegmenton oni povas simple ne meti, kio somere utilas (kondiĉe ke ne ventu, ĉar sen tegmento la tendo ne havas stajojn). Fakte, la supro de la tenda loĝejo estas simila al kontraŭkula ŝtofo, kio ebligas plezurigan rigardadon de la ĉielo.

Ecoj kaj munt-instrukcioj

Sur la tendosakaj etikedoj legeblas la ecoj de la tendo kaj perdesegna instrukciaro. Mi skanis ilin post demeto por ŝpari pezon:

Faritaj modifoj kaj riparoj

Ripari stangon kaj fliki la tegmenton

Rompita stango

La solvo estis fiksi kroman stajon ĉe la plej alta puntko malantaŭa. Por ĝin fiksi, mi faris kroĉ-ringon gluante per kontak-gluaĵo la bendofermilon de malnova pluv-ombrelo.

kroma stajo

La nova stajo estas tri metrojn longa, kio ebligas fiksi ĝin ĉe arbo, aŭ surplanke sufiĉe malproksime por teni la tegmenton minimume alta. Ĝi havas ringo-nodon unu metron dis de la tendo, kie eblas nodi la du flankajn stajojn.

Modifoj ebligantaj starigi unue la tegmenton

La tendo estas dezajnita por unue starigi la ĉambron kaj poste la eksteraĵon, la tegmenton. Foje povas utili fari male, ekzemple dum pluvado. Krome eblus malhavi la ĉambron kaj uzi la tegmenton kiel simplan rifuĝejon. Facilaj modifoj ebligas tion. Iam poste mi detaligos ilin. Dume, mi nur diras, ke ne estas malfacile: sufiĉas bone observi la tendon, malnodi ĉion malhelpantan starigi la tegmenton sola, kaj ĉion saman renodi aliloke kie ĝi plu efiku kiel antaŭe.

Anstataŭigi la pordon

Ĉi-tenda zipo kurbas, kio igas ĝin pli eluziĝema. Kiam pro la uzado ĝi sensolve ruiniĝis, mi eltondis ĝin kaj ĉirkaŭtondis la pordotruon trepezo-forme. Mi konstruis samforman novan pordon el maldika ŝtofo iom pli grandan ol la aperturo. Uzi lapfermilon (velcro) estas la plej facila solvo. Metu ĝin ĉirkaŭ la aperturkadron, ene kaj malene, kaj ĉirkaŭ la pordon. Plej bone estus kudri la lapfermilon, sed tiam la nura kiun mi havis estis memgluebla; tian ne eblas kudri ĉar la kudrilo glueciĝas. Ĉar la gluivo de la lapfermilo ne estis tre forta, mi uzis kontakt-gluaĵon. Preferindas meti sur la pordon mem la malsuplan bendon de la lapfermilo, ĉar ĝi pli facile makuliĝas kaj tiel la purigo estos pli facila (kaj aldone necesas duona longo por la pordo ol por la aperturo).

Per spertado mi malkovris la avantaĝojn de lapfermilo super zipo:

La malavantaĝo estas ke ĝi devigas uzi ambajn manojn por malfermo (kvankam per praktiko preskaŭ ĉio atingeblas), kio estas pli malrapida.

Fino

La tendo lastfoje servis dum mia vojaĝo de januaro 2008a, helpe de «kroma tegmento», granda plasta tuko por protekti kontraŭ pluvo, ĉar la tenda tegmento estis tiom difektita pro la intensa plurjara uzado, ke ĝi ne protektis kontraŭ akvo. Fakte ĝi ŝiriĝis senpene per la fingroj.

Somere 2008e mi enrubujigis la ĉifonan kaj rompiĝeman tegmenton post ol demeti ĉion utilan: staj-tenilojn, hokojn kaj lapfermilojn. La plafono, stangoj kaj alioj utilis por fini mian unuan projekton konstrui manfaritan tendon.