Abonilo

Aboni la esperant-lingvajn aktualigojn de ĉi paĝaro:

Kunnoti ĉi paĝon




Kuŝbicikloj de 26-colaj radoj

Enhavo:

Listo de kuŝbicikloj havantaj du 26-colajn radojn.


Kiam mi ekigis mian unuan projekton konstrui kuŝbiciklon, mi nur du ideojn havis klaraj: ĝi estu de mallonga tipo, kaj ĝi havu du 26-colajn radojn, kio estas ordinara mezuro ĉe ĉiaterenaj bicikloj.

Mi preferis mallongan kuŝbiciklon por pli facile ĝin porti trajne, buse kaj metroe. Longaj kuŝbicikloj tre pli longas ol ordinara biciklo, kio malfaciligas transporti ilin.

Pri radmezuro: mi ne volas porti du malsamajn kromajn aertubojn, nek limigi elekteblojn kiam necesos akiri radbendon (radbendoj pli malgrandaj ol 26-colaj estas ne multaj).

Plej multaj kuŝbicikloj havas antaŭan radon pli malgrandan ol malantaŭan, ĉar tio ege faciligas dezajni kadron, stirilon, transmision kaj sidilpozicion. Tamen ekzistas modeloj de du samgrandaj radoj, el kiuj modeloj iuj malmultaj havas 26-colajn radojn.

La unua modelo tia kiun mi rete trovis estas Flevobike, biciklo de antaŭarada tirado kaj originala stirsistemo; tiu biciklo havas multajn versiojn de kiam oni ĝin inventis. Dua modelo estas Optima Condor, belega kuŝbiciklo, ideala por longaj dusakaj vojaĝoj.

Jena listo montras ĉiujn mallongtipajn modelojn 26-col-radajn kiujn mi konas.

La fotojn mi prenis el la retpaĝoj menciitaj kun ĉiu modelo.

Azub Hardcore
Azub Hardcore
  • Radaksa distanco: 104 cm
  • Sidila alto: 68-74 cm
  • Krankŝafta alto: 82-92 cm
Azub Ibex
Azub Ibex
  • Radaksa distanco: 104 cm
  • Sidila alto: 62-68 cm
  • Krankŝafta alto: 77-83 cm
Azub Max
Azub Max
  • Radaksa distanco: 104 cm
  • Sidila alto: 62-68 cm
  • Krankŝafta alto: 77-83 cm
Bacchetta Giro 26
Bacchetta Giro 26
  • Radaksa distanco: 116'84 cm
  • Sidila alto: 60'96-62'23 cm
  • Krankŝafta alto: 81'28-82'55 cm
Cruzbike Freerider V1
Cruzbike Freerider V1
Cruzbike Freerider V2
Cruzbike Freerider V2
Cruzbike Sofrider V1
Cruzbike Sofrider V1
Cruzbike Sofrider V2
Cruzbike Sofrider V2
Challenge Distance
Challenge Distance
  • Radaksa distanco: 105 cm
  • Sidila alto: 61 cm
  • Krankŝafta alto: 79 cm
  • Alia retejo: Challenge Distance
Challenge Seiran (ASS)
Challenge Seiran (ASS)
  • Radaksa distanco: 126 cm
  • Sidila alto: 62 cm
  • Krankŝafta alto: 80 +/- cm
Challenge Seiran (USS)
Challenge Seiran (USS)
  • Radaksa distanco: 126 cm
  • Sidila alto: 62 cm
  • Krankŝafta alto: 80 +/- cm
Ecobent Basic
Ecobent Basic
  • Radaksa distanco: 105-125 cm
  • Sidila alto: 65 cm
  • Krankŝafta alto: >=95 cm
Ligfietsshop Tempelman Flevobike
Ligfietsshop Tempelman Flevobike
M5 26/26 high bar
M5 26/26 high bar
  • Radaksa distanco: 116 cm
M5 26/26 low bar
M5 26/26 low bar
  • Radaksa distanco: 106 cm
Optima Condor
Optima Condor
  • Radaksa distanco: 107 cm
  • Sidila alto: 67 cm
  • Krankŝafta alto: 78 cm
  • Alia retejo: Airodin
Vision Saber R65
Vision Saber R65
  • Radaksa distanco: 101'6 cm
  • Sidila alto: 68'58 cm
  • Krankŝafta alto: 80'01 cm
ZOX ZOX26 S-frame
ZOX ZOX26 S-frame
  • Radaksa distanco: 110 cm
  • Sidila alto: 53 cm
  • Krankŝafta alto: 70 cm
ZOX ZOX26 low
ZOX ZOX26 low
  • Radaksa distanco: 110 cm
  • Sidila alto: 40 cm
  • Krankŝafta alto: 70 cm