Kuŝbiciklaj malavantaĝoj

Pezo

De samaj ecoj kaj materialoj, kuŝbiciklo preskaŭ ĉiam pezas iom pli ol ordinara biciklo.

Unue, kadroj pli grandas, same de longaj kaj, pro la bumo, mallongaj kuŝbicikloj. Due, sidiloj ĉiam pli pezas kaj grandas. Trie, ĉeno ofte longas pli ol duoble (krom ĉe modeloj de frontrada tirado).

Mi kredas, ke ĝenerala tregravigo de bicikla pezo pravas nur pri profesiaj konkurbicikloj. Se bicikli urbtransportile aŭ vojaĝe, pezo malpli gravas ol komforto, sekuro kaj aldonaĵoj.

Tial, eĉ se pli granda pezo de kuŝbicikloj povas malemigi iujn biciklemulojn, objektive mi kredas, ke avantaĝoj abunde superas ĉi malavantaĝon. Ordinara biciklo plu estas torturbenko eĉ se kun iom malpli da kilogramoj.

Miasperte, dum pedalado apenaŭ rimarkeblas la plia pezo, sed ja kiam endas la biciklon levi por supreniri ŝtupojn aŭ ĝin entrajnigi.

Aparta kazo, se vojaĝi kun dusako plena de bagaĝo. Tiam la kroma pezo de la kuŝbiciklo signifas malmultajn centonojn de la tuta tirenda pezo, kaj la komforto kuŝbicikli kompensas.

Grando

Kuŝbicikloj ĝenerale pli grandas ol ordinaraj bicikloj. Per grando mi celas ĉefe longecon, kvankam ankaŭ larĝo plias (sen enkalkuli la stirilon), pro la sidilo.

Longaj kuŝbicikloj videble pli grandas, Ĉar iliaj radoj pli interdistas; mallongaj kuŝbicikloj povas havi saman radaksdiston, sed ilia bumo ofte antaŭas la antaŭan radon, pro kio la tuta biciklolongo same plias.

La grando de longaj kuŝbicikloj igas ilin malpli manovrigeblaj. Pliaj detaloj priaj legeblas en klarigo pri kuŝbiciklaj tipoj.

Miaopinie, la plia longo de kuŝbiciklo ĉefe ĝenas kiam necesasas ĝin teni en apartamento, trairi doman ŝtuparhaltejon portante ĝin surŝultre, enliftigi aŭ entrajnigi ĝin, aŭ enmeti ĝin en busan aŭ aŭtomobilan kofrujon… Ĉio tio eblas, sed ĉiam estos pli peniga.

Amortizo

La pozicio de kuŝbiciklo ne ebligas amortizi la grundajn neglataĵojn per la propraj brakaj kaj kruraj artikoj. Tial por kuŝbiciklo pli gravas ia amortizilo ol por ordinara biciklo.

Kuŝbicikla sidilo ofte mem amortizas, sed foje necesas veraj amortiziloj, jen inter sidilo kaj kadro, jen ĉe antaŭa forko.

Manovrigeblo

Veturigante kuŝbiciklon ne eblas ŝanĝi la propran korpopozicion sur la biciklo. Tio malebligas iujn manovrigojn kaj kapriolojn. Tial, speciale sur neebena grundo, kuŝbicikloj kutime estas pli malgraciaj ol ordinaraj bicikloj.

Aldonaĵoj

Trovi brems- aŭ ŝanĝum-kablon por longa kuŝbiciklo povas tre malfacili. Eĉ 2,5 metrojn longaj kabloj tandemaj, vendataj de fakaj vendejoj, foje ne sufiĉas.

Samkaze, biciklokomputilajn kaj lumilajn kablojn, portilojn kaj aliajn aldonaĵojn oni devos ofte adapti.

Prezo

Malmultas la kuŝbiciklaj firmaoj, ili fabrikas et-kvante, kaj multajn biciklerojn endas fabriki speciale por ĉi-specaj bicikloj. Tial prezoj ofte tre pli grandas ol ĉe ordinaraj bicikloj.

Tiale, ekde la kuŝbicikla renesanco en 1980aj, pli kaj pli da biciklemuloj fabrikas mem sian kuŝbiciklon. Rete troveblas multaj ekzemploj pri tiaj projektoj.