Oftaj demandoj pri kuŝbicikloj

Kio estas tio?

Ĝi nomiĝas kuŝbiciklo. «Kuŝ-» rilatas la biciklistan pozicion. Ili nomiĝas ankaŭ horizontalaj bicikloj, kvankam ne tiom ofte. Angle oni nomas ilin recumbent bicycles, recumbent bikes, recumbents aŭ simple bents. Ekzistas ankaŭ kuŝtricikloj.

Ĉu ili komfortas?

Vere la kutima demando estas: Tio certe estas tre malkomforta, ĉu ne? Estas kurioze, kiel oni rilatigas komforton kun familiareco.

Ili estas tre komfortaj. Kuŝbicikla sidilo pli grandas, kaj sur ĝi oni vere sidas, ne alte sidetas sur sidileto kiu emas sensentigi kaj frotvundi. Stirilo povas esti super la sidilo, ŝultroalte, aŭ sub ĝi, tiel ke brakoj pendas nature. Ĉi kombino tre agrabligas kuŝbiciklan veturadon; krome longaj veturadoj ne kaŭzas kolstreĉon, pug- nek pojn-doloron.

Ili tiom komfortas, ke post ekprovo oni ne plu emos uzi ordinaran bicicklon.

Ĉu ili malfacile vetureblas?

Ne. Vi eble bezonos ioman tempon kutimiĝi la veturmanieron. Estas tiom da malsamaj kuŝbicikloj kiom da ordinaraj: iuj rapidegas, ĉar konkuraj, dum aliaj trankvilas kaj stabilas, Ĉar turismaj. Krome, atentinde estas, ke pedalante kuŝbiciklon oni uzas aliajn krurmuskolojn ol ordinarbicikle. Do, eĉ se vi estas bona biciklisto, vi malfacile suprenpedalos ĝis vi fortigos la novajn muskolojn.

Ĉu ili supreniras?

Kompreneble, ili supreniras. Oni foje opinias, ke kuŝbicikle ne eblas supreniri ĉar ne eblas stari surpedale.

Prave, stare pedalante oni uzas malsaman muskolaron, kio ripozigas la kutiman muskolaron. Kuŝbicikle ne eblas ne uzi ĉiam la saman muskolaron. Se konsideri bone, tio estas avantaĝo, ĉar post ol tiu muskolaro estas bone trejnita, oni ĉiam pretos pedali suprenirante. Aliflanke, pedali apogante sin sur dorsapogilon tre avantaĝas, ĉar tiel eblas puŝi la pedalojn pli forte ol eblus per la propra korpopezo, kiel dum starpozicia pedalado sur ordinara biciklo.

Kuŝbicikloj ĝenerale pli malrapidas suprenirante, sed dum pedalado ne ĉesos, kuŝbiciklo ne haltos. Se tamen vi perdos iom da tempo tiam, tute ne zorgu ĉar vi regajnos ĝin abunde dum malsupren- kaj eben-iroj.

Ĉu ili pli rapidas?

Ĉe la oficialaj konkuroj de IHPVA, *ĉiujn rapido-rekordojn atingas kuŝbicikloj* aŭ duonkuŝbicikloj. Tio pruvas, ke ĝenerale kuŝbiciklo pli rapidas ol ordinara biciklo.

Sed certe vi celis jenon: Ĉu mi pli rapidos per kuŝbiciklo? Tiukaze respondo estas: Eble.

Estas multaj atentindaj faktoroj: de kioma tempo vi biciklistas, kiom vi trejnadis kuŝbicikle, biciklaj pezo kaj tipo, topografio (monteta, monta, aŭ ebena)… Ĉar la plej influa faktoro ĉe ajna-bicikla rapidlimigo estas aerodinamiko, do por vere rapidi veturu kuŝbiciklon kun bone dezajnita aergarnaĵo, preferinde kompleta. Tiukaze respondo estas JES, kuŝbicikloj pli rapidas.

Ĉu ili malfacile videblas?

Sur longa kuŝbiciklo oni sidas pli malalte ol sur ordinara biciklo. Tiukaze, eble indas plividebligi sin. Eblas tion fari per flageto pinte de plilongigebla stango, kaj per brilkoloraj kasko kaj vestaĵoj. Sed sur mallonga kuŝbiciklo la alto ne tiom malsimilas tiun de ordinara biciklo.

Ĉiel ajn, ĉar maloftaj, kuŝbicikloj ĉiam frapas onian atenton. Vojaĝante per ordinara biciklo, oni probable estas nevidebla por la aŭtoj; male, per kuŝbiciklo oni ne nur estas bone videbla sed aŭtoj malrapidiĝos por rigardadi ĝin.

Kiel oni ilin stiras?

Estas du specoj de kuŝbiciklaj stiriloj: suba (sub la sidilo) kaj supera (super la sidilo). Iliaj anglaj sigloj estas respektive USS (ŭ BSS) kaj ASS (aŭ OSS).

Subaj stiriloj situas ĝuste sub la sidilo. Provu jene, sidiĝu surseĝen kaj nature lasu viajn brakojn fali. Tiupozicie vi stirus kuŝbiciklon subastirilan. Tiu pozicio avantaĝas ĉar brakoj tute senstreĉas, kio tre bonas por longaj veturadoj. Malavantaĝe, ili postulas iom pli longan tempon por kutimiĝo.

Superaj stiriloj kutime altas ĝis la ŝultroj de la biciklanto, kaj aspektigas la bicklon motorciklo chopper. Malgraŭe, ili pli similas ordinarbiciklajn, kaj do komence pli facilas ilin uzi. Kromavantaĝe, aerodinamiko pli bonas, ĉar brakoj malpli rezistas aeron ol ĉe subaj stiriloj. Sed kompense, braka pozicio ne tiom senstreĉas ol ĉe tiuj, kio sentiĝas dum longaj veturadoj (kvankam ja la pozicio pli komfortas ol ĉe ordinara biciklo, sur kiu brakoj tenas 40% el la pezo de la biciklanto).

Ĉu ilin oni ĵus inventis?

Kuŝbicikloj ekzistas ekde la 19a jarcento je Velocipedo de MacMillan kaj kuŝbiciklo de Challand. En 1933 Charles Mochet konstruis surdorsan kuŝbiciklon nomitan Velocar.

La Mochet-Velocar, veturate de franca biciklisto Francis Faure, komencis venki preskaŭ ĉiujn konkurojn kiujn ĝi partoprenis, ĝis superi la mondan horrekordon en Parizo, la 7an de julio 1933a. Domaĝe, UCI ne nur ne rekonis la novan rekordon sed ŝanĝis sian normon por ke ekde la 1a de aprilo 1934 kuŝbiciklojn oni ne konsideru «bicikloj», kaj do ili ne rajtu partopreni en oficialaj konkuroj. Tialas, ke kuŝbicikloj ne pli popularas, kaj malmultaj firmaoj ilin fabrikas. La historio de kuŝbicikloj same nekonatas kaj interesas.

Alia sekvo de la UCI-decido estas ke, dum pli ol jarcento, de kiam en 1884 aperis en Britio la Rover Safety Cycle (Sekura Rover-Biciklo), baza dezajno de biciklokadroj apenaŭ ŝanĝiĝis.

Feliĉe, graŭ iniciatemo de antaŭvidivaj individuoj kaj asocioj, la intereso pri kuŝbicikloj kreskadas ekde 1980aj.

Kiaj ekzistas?

Pli rimarkebla diferenco inter diversaj tipoj de kuŝbicikloj estas longo. Oni mezuras la aksodiston, tio estas, distanco inter aksoj de ambaj radoj. Laŭ tiu mezuro, kuŝbicikloj estas mallongaj, longaj aŭ longetaj. Ofte oni nomas ilin per la koncernaj anglaj sigloj, nome respektive SWB, LWB kaj CLWB.

Mallongaj kuŝbicikloj kutime aksodistas je inter 83 kaj 114 cm. Ilia antaŭa rado situas sub la genuoj de la biciklanto aŭ iom antaŭ ili. Ilia krankŝafto situas pinte de bumo super kaj antaŭ la antaŭa rado. Ili rapidas kaj glate manovras. Krome ili pli malgrandas ol aliatipaj kuŝbicikloj, kio ebligas pli facile porti ilin trajne, metroe, buse, aŭtomobile, ktp.

Longaj kuŝbicikloj kutime aksodistas je inter 165 kaj 180 cm. Ilia krankŝafto situas inter ambaj radoj kaj la biciklanto sidas sufiĉe proksima de la tero por piedojn surterigi sen etendi la krurojn. Ilia veturado estas glata, komforta, rapida kaj stabila, sed ĉar tiom longaj bicikloj ne povas rapide manovri, eble malfacilas veturi ilin en trafiko aŭ mallarĝaj vojoj.

Longetaj kuŝbicikloj kutime aksodistas je inter 115 kaj 164 cm. Ilia krankŝafto situas same kiel ĉe longaj kuŝbicikloj, inter ambaj radoj, sed pli proksime al la antaŭa rado kaj pli alte. Ĉi tiaj kuŝbicikloj estas la plej facile vetureblaj komence. Ili obeemas, stabilas kaj havas iom pli altan sidilon, kio plividebligas ilin. Tial ili estas bona elekto por urba veturilo.

Mi ankoraŭ malrapidas. Kion mi faru por pli rapidi?

Ĉar necesas ioma tempo por plifortigi la krurmuskolojn uzatajn ĉe kuŝbiciklo, ju pli vi trejniĝos des pli frue vi plirapidiĝos, laŭ viaj sporta farto kaj trejniĝo-intenso. Ĉiel ajn, ne kapitulacu!