Kuŝbiciklaj avantaĝoj

Komforto

Ĉio direbla pri komforto de kuŝbicikloj nesufiĉus. Post ekprovo kuŝbiciklon, oni neniam revenas: de tiam la ordinara biciklo ŝajnas torturbenko, kio ja ĝi estas.

Post ol pedaladi kuŝbicikle, oni eble sentos lacon ĉe kruroj, depende de distanco. Kompreneble nature, kaj krome tre sane. Sed certe ne doloros la pugo, brakoj, pojno, dorso, ŝultroj, kolo… Kutimaj doloroj kiam temas pri ordinara biciklo.

Kuŝbicikloj komfortas ĉar ili konstruitas por la ciklisto, tio estas, cele ke ciklisto veturu je plej komforta, natura, kaj efika pozicio. Male, ordinaraj bicikloj la cikliston poziciigas malnature, kio kaŭzas multajn sanproblemojn.

Sidilo estas l' o plej okulfrapa ĉe kuŝbiciklo, kvankam ne nur ĝi kontribuas komforton. Ni vidu laŭvice ĉiujn aspektojn:

Komforta sidilo

Oni tiom kutimiĝis al etaj biciklosidiloj, ke multajn homojn frapas la nura ideo komforte pedali vere sidante.

«Sidi» (aŭ eble pli bone diri, «pikiti») sur sidilo de ordinara biciklo, kreas grandan premon sur malgranda kaj delikata korpoparto, kio malsanigos baldaŭ aŭ malbaldaŭ: pugdoloro, inflamoj, furunkoj, ktp. Viroj krome devas suferi la premegon sur prostaton. Por virinoj plimultaj ordinaraj sidiloj simple nesufereblas.

Fabrikantoj de ordinaraj sidiloj klopodas multajn tiujn problemojn malpligravigi per kostaj «ergonomiaj» dezajnoj, novaj materialoj, kovriloj kaj pliaj kovrilkovriloj… Sed nura vere ergonomia dezajno ebligu komforte kaj nature sidi.

Sidilo kaj dorsapogilo firmaj kaj molaj kiel kuŝbiciklaj, ebligos pedaladi plej komforte.

Ekzistas multaj tipoj de kuŝbiciklaj sidiloj. Sidilo de urba aŭ turisma kuŝbiciklo ofte konsistas el aluminia kadro kovrita de streĉita tolo. Tia pli komfortas por longa veturado. Sidilo de sporta kuŝbiciklo ofte rigidas (ĉar ekzemple el ligno aŭ vitra fibro) kaj kovritas de molaĵo (ekzemple spongo-kaŭĉuko). Tia pli pedal-efikas, sed malpli komfortas por longa veturado.

Senstreĉaj brakoj, manoj kaj pojnoj

Ĉe ordinara biciklo, brakoj tenas 40% el ciklistopezo. Tio streĉas ŝultrojn, brakojn kaj pojnojn.

Male ĉe kuŝbiciklo brakoj ne tenas pezon, kaj oni uzas ilin por stiri la biciklon. Tia malsamaĵo postulas tempon por adaptiĝo.

Estas du ĉefaj tipoj de kuŝbiciklaj stiriloj: supera kaj suba.

Superaj stiriloj tenigas la brakojn levitaj, je ŝultroalteco, kio dum longa veturado eble lacigas iom pli; avantaĝe, aero-dinamiko pli bonas.

Subajn stirilojn oni regas per tute malstreĉitaj brakoj ambaŭflanke de la sidilo. Ili pli komfortas por longa veturado, kvankam la pozicio malpli aero-dinamikas kaj krome necesas iom pli da tempo por lerni regi ilin.

Senstreĉaj kolo kaj ŝultroj

Krom tial, ke ĉe ordinaraj bicikloj brakoj tenas konsiderindan parton el la biciklistopezo, ankaŭ alia kialo suferigas ŝultrojn kaj kaj kolon de la veturanto: kapopozicio. Sur ordinara biciklo, ciklistorigardo celas planken antaŭ antaŭan radon. Rigardi antaŭen postulas levi kapon.

Male, kuŝbiciklisto rigardas nature kaj senpene antaŭen.

Kuŝbicikle, anstataŭ devige rigardi grunderon, oni komforte rigardadas tutan pejzaĝon antaŭ si.

Ripozi sen debicikliĝi

Ripozo sur biciklo

Eblas ripozi (eĉ manĝi) sur kuŝbiciklo, sen desurbicikliĝo. Tio estas komforto malfacile imagebla antaŭ ol ĝin provi.

Sekuro

Ĉe ekvido kuŝbiciklon, pli multaj homoj supozas, ke ĝi eble pli malsekuras. Temas pri senkiala antaŭjuĝo. Male, ĝenerale kuŝbicikloj plurkiale pli sekuras ol ordinaraj.

Pli malalta kaj stabila pozicio

Sur ordinara biciklo, nia pozicio pli altas ol kuŝbicikle. Se fale, ni grunden frapiĝus de plia alto. Krome, korppozicio emigos nin antaŭen flugi kaze de forta ekbremso.

Kuŝbicikle, male, tiajn problemojn oni ne havas. Oni ĝenerale situas pli proksime al grundo, kaj kuŝpozicio malfaciligas forflugon dum bremsego.

Pli larĝa vidaĵo

Ĉi tion ni jam priparolis sub fako komforto. Ĉar temas ne nur pri komforto, sed ankaŭ pri sekuro, ni repriparolas la aferon ankaŭ ĉi tie.

Je ordinara biciklo, oni devas senĉese peni rigardi antaŭen. Kuŝbicikle ne. Kuŝbicikle oni neniel devas peni rigardi antaŭen; krome vidaĵo pli larĝas ol ordinarbicikle. Tio pli sekuras en urba kaj ŝosea bicikladoj.

Rapido

Sub samaj kondiĉoj, kuŝbicikloj ofte pli rapidas, ĉar biciklistan energion ili pli efike profitas. Unuflanke, pli bona aero-dinamiko ĉe kuŝbicikloj ŝparigas trean energion. Aliflanke, eblo apogi sin sur dorsapogilon tre pliefikigas pedaladon ol ĉe ordinaraj bicikloj.

Rapidumoj

Ordinaraj bicikloj ne povas uzi ĉiujn rapidumojn, ĉar certaj kombinoj de antaŭa kaj malantaŭa dentradoj tro oblikvigus la ĉenon. La plimultaj kuŝbicikloj havas ĉenon pli longan ol ordinare, kio ebligas senĝene uzi ĉiun rapiduman kombinon.