Abonilo

Aboni la esperant-lingvajn aktualigojn de ĉi paĝaro:

Kunnoti ĉi paĝon




Alirebleco kaj helpo por paĝumado

Enhavo:

Priskribo de la ĉi-paĝara alirebleco kaj helpo por paĝumadi.


Mi dezajnis la retpaĝojn de Bicikle vivi alireblaj, unue al homoj kun ia handikapo (ekzemple, vida aŭ mova), kaj due per ajna retpaĝumilo, eĉ se malnova aŭ speciala, sub ajna mastrumsistemo. Tiucele mi sekvis la Gvidliniojn pri TTT-a enhav-alirebleco de la Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo.

Tamen ekde aprilo 2007a la paĝon ne montras simbolon indikantan la laŭecon al tiuj normoj pri alirebleco. Ĝis tiam ĉiuj paĝoj estis markitaj per la jena simbolo:

La kialo estas, ke fojfoje certaj paĝoj povas ne plenumi difinitan normon. Ekzemple, estas paĝoj kun sonregistraĵoj transksribitaj, kaj foje mi preferas publiki la registraĵon antaŭ ol la transskribaĵo pretas, kio malobeas bazan normon pri alibereco, nome: disponigi tekston samenhavan al soninformo.

Mi opinias nedeca tion, publike montri ĉiupaĝe la alirebleco-simbolon dum iu paĝo, eĉ se nur portempe, ne plenumas iun kondiĉon. Tial mi decidis malmeti la simbolon kaj skribi ĉi tiun klarigon.

La fakto, ke mi ne plu montras simbolon, neniel signifas, je mi rezignas pri tio, ke la paĝaro pleje naŭnorme alirebla laŭ mia eblo. Aliflanke, mi studas la eblon programi sistemon per kiu ĉiupaĝe montru sian propran simbolon laŭ sia alirebleco-nivelo:

Paĝumado

Ĉiuj ĉi retapĝaoj havas saman paĝum-strukturon. Estas butonaro ĉiupaĝe, supre maldekstre, kies butonoj kondukas al la koncernaj sekcioj.

Krome, en la enhavtabelo estas ligiloj al ĉiuj paĝoj, hierarkie ordigitaj.

Por faciligi la legadon per retpaĝaj legiloj, voĉaj aŭ brajlaj, komence de ĉiu paĝo estas ligilo rekte kondukanta al la enhavo pretersaltanta do la paĝokapon kaj la butonaron. Tiu ligilo normale estas kaŝita krom por nevidaj retpaĝumiloj.

Rapidaj klavoj

Kaj la ligilo por rekte aliri la enhavon kaj la butonaraj ligiloj havas rapidajn klavojn:

  • Klavo s = iri la enhavon
  • Klavo r = prezento
  • Klavo k = kajero
  • Klavo b = bicikloj
  • Klavo g = bagaĝo
  • Klavo d = pedalpuŝoj
  • Klavo v = vortoj
  • Klavo l = ligiloj
  • Klavo e = enhavtabelo
  • Klavo a = alirebleco
  • Klavo t = kontakti

Ĉiu paĝumilo disponigas propran klavkombinon por uzi la rapidajn klavojn. Jen kiel fari per la tri pli konataj grafikaj paĝumiloj:

  • Per Firefox: Tenu la klavon Alt premata kaj premu la rapidan klavon.

    Se en la programo ekzistas sama klavokombino, vi povas elekti alian jene:

    1. Vizitu la adreson about:config. Ĝi montros liston de ĉiuj konfigureblaĵoj de la programo.
    2. Serĉu, ĝin skribante en la filtrilo aperinta sur la listo, la linion komencantan per ui.key.contentAccess.
    3. Duoble klaku tiulinie por ŝanĝi la nunan numeron en alian laŭ la dezirata klavokombino: (la plej rekomendida esta 6):
      • 1 = Klavo Majuskliga (angle: Shift).
      • 2 = Klavo Kontrola (angle: Shift).
      • 4 = Klavo Alternativa (kutime konata kiel Alt)
      • 3 = Klavoj Majuskliga + Kontrola
      • 5 = Klavoj Majuskliga + Alternativa
      • 6 = Klavoj Alternativa + Kontrola
      • 7 = Klavoj Majuskliga + Alternativa + Kontrola

    Post la modifo, vi povos atingi la surpaĝajn rapidajn klavojn premante sen laso la elektitan klavokombinon kaj poste premante la rapidan klavon.

  • Per Opera: Tenu la majuskligan klavon premata (ne la klavon kiu fiksas majusklojn) kaj premu la klavon Esc. Aperos listo kun ĉiuj rapidaj klavoj de la paĝo; premu tiun deziratan.

  • Per Internet Explorer: Tenu la klavon Alt premata kaj premu la rapidan klavon. Lasu ambajn kaj premu la Enigo-klavon.

Konsultu la helpilon de via retpaĝumilo pri tio, kiel uzi la rapidajn klavojn.

Ligiloj

  • La ligiloj (kaj nur ili) estas ĉiam substrekitaj. Vizitita ligilo ricevas la koloron de normala teksto.

  • La eksterajn ligilojn, tio estas, tiuj kondukantaj al ekster Bicikle vivi sekvas identiga piktogramo (sago eliranta el kvadrato). Tio ebligas distingi ilin dis la lokaj ligiloj, por ke la vizitanto elektu ĉu malfermi ilin novafenestre aŭ novaslipe.

  • La strukturaj ligiloj kunigas ĉiun paĝon al aliaj hierarkie rilataj. La tekstaj retpaĝumiloj, kaj tiuj havantaj specialajn ecojn pri alirebleco, montras tiajn ligilojn paĝokomence. Unu el ili estas la rekomendida retpaĝumilo Opera (necesas aktivigi la "navig-butonaron" per la menuo "vidi/butonarojn").

Bildoj

  • Ĉiuj bildoj havas alternativan tekston mallonge priskribanta ilian enhavon aŭ celon. La bildoj nure ornamcelaj havas tiun tekston malplena.

  • Plimultaj bildoj havas ankaŭ priskribon kiun retpaĝumiloj ĝenerale montras kiam la celumilo suriras.

  • La bildoj kies enhavo estas estas aparte grava por la ĝenerala komprenigo, havas du ligilojn, unu enan kaj alian videblan apudan, kondukantaj al detala klarigo pri la bildo-enhavo.

  • Iuj bildoj havas ligilon sub si, kondukantan al pli granda versio. Tiuj ligiloj por pligrandigi bildon montras ĉi tiun en nova (sub)fenestro (la ligilteksto mem klarigas tion). Tiu fenestro ĉiam estos la sama, do ne necesas fermi ĝin: Uzu la taŭgan klavokombinon de via retpaĝumilo (kutime Ctrl+Tab) por iri de unu fenestro al alia.

Ĝeneralaj konsiloj

Fine, du konsiloj por pli bone retpaĝumadi:

  1. Lernu uzi vian retpaĝumilon. Plej multaj paĝumiloj havas similajn aspekton kaj manipulon. Eĉ la plej oftaj klav-kombinoj kutime samas. Tamen ĉiu programo havas siajn karakterizaĵojn, kiujn indas koni.
  2. Lernu uzi la klavaron. Manipuli komputilan programon klavare pli facilas kaj rapidas ol muse, por plej multaj taskoj kaj por ĉiuj homoj (krom malgrandaj infanoj kaj handikapitaj homoj). Tion, kio pruveblas, vi mem povos sperti.