Kontakto
Dankon pro via intereso kontakti min. Mi plezure respondos laŭeble frue.
- Bonvolu ne uzi mian adreson en cirkuleroj aŭ ĉenleteroj; kaj ne publikigu ĝin ie ajn.
- Bonvolu skribi primesaĝan temon, do rilatan al la mesaĝ-enhavo.
- Bonvolu prefere skribi per simpla-formata teksto, ne HTML-formata. (Se via retpoŝtilo permesas al vi ŝanĝi la grandon kaj koloron de la literoj, tio signifas ke vi ne skribas per simpla teksto sed HTML-formate, eĉ se vi tiajn kapablojn ne uzas). HTML-retmesaĝoj pezas pli ol duoble sen ajna neceso kaj malfaciligas la manipuladon.
- Bonvolu ne resendi al mi mian propran mesaĝon en via respondo. Konservu nur la citindajn erojn, intermetitaj, por kuntekstigo.
Mia adreso: marcos (vi kompreneble aldonu la mankantajn heliko-signon kaj retzonon).