Bicikle (je Esperanto)

Ĉu eblas montri Esperanton utila por neesperantista asocio? Ĉu indas peni realisme? Kian asocion? Eble jena mia ĝisnuna sperto tia iel utilu.

Post biciklumado de frua infanaĝo ĝis 33-jariĝo, mi en 2002 fine decidis aniĝi biciklemulan asocion. Hontinda prokrasto, ĉu ne?… Mi memoras pri la granda nombro de Esperantistoj kiuj neniam aniĝas Esperanto-asocion.

Dum por plimulto da homoj biciklo estas nur jen kvazaŭinfana distrilo jen profesia sportilo, vere ĝi unue estas io alia: la plej efika veturilo kiun la homo kreis ĝis nun. Ĉu blufe? Sufiĉas provi kaj kompari. Manke de provemo, abundega literaturo kaj studaĵoj ekzistas pri la afero. Se ne paroli pri kuŝbicikloj, multe pli efikaj ol ordinaraj, kvankam ne tre konataj.

Min ne interesis asocioj de dimanĉaj kilometrovoraj biciklemuloj bunte vestitaj laŭ modo Tour de France, sur kostegaj maŝinoj. Tio estas respektinda, sed tio ne estas mia afero. Tio ne estas la afero.

Male, delonge mi scietas pri movado celanta popularigi biciklon kiel urban veturilon por ĉiaj homoj, kaj krome kiel turisman vojaĝilon. En aliaj landoj tiuj movadoj estas tre fortaj. Ĉe ni, kiel pri aliaj aferoj, nur en Katalunio eblas trovi similan nivelon.

La plej proksima kaj forta grupo tia ĉe mi estas la madrida asocio Pedalibre.

Post printempa aniĝo kaj unuaj retaj kontaktoj, mi tuj engaĝiĝis helpi ilin verki la retpaĝaron de superasocio ConBici, kie Pedalibre anas.

Tre bele do… Se la aferoj restus tiaj, ne estus kialo por artikolo en Boletín. Kiel ĉio ĉi rilatas Esperanton?

Flanke sciinte pri mia Esperantisteco, eble pro ŝablona subskriba mencio pri ĝi en retmesaĝo mia, la prezidanto de Pedalibre, Juan Merallo, rimarkigis al mi, ke la statutoj de ConBici rekomendas utiligi Esperanton, kvankam praktike tiu rekomendo ne estas sekvata. Ŝokite mi kontrolis la statutojn kaj ekgapis…

Tiel, esktermovada agado subite iĝis apriore favora kaj rajtigita ŝanco utiligi Esperanton, inter homoj kiuj plej ofte tute ne konas ĝin, sed kiuj multon profitus el ĝi por ambaj siaj porasocia laborado kaj persona bicikloturismado, spicitaj de internaciaj kontaktoj.

Ĝis nun, malgraŭ esploroj, mi ne sukcesis scii, kiu enkondukis la artikolon rekomendi Esperanton en la statutojn de ConBici. Ŝajne tion faris kataluna biciklopioniro kiu partoprenis la fondon de ConBici antaŭ dek jaroj, kaj kiu bedaŭrinde jam mortis. Sed mi ne havas fidindajn detalojn.

Alispeca organizo

ConBici konsistas el 37 iberiaj asocioj, inter ili nur unu portugala. Ne eblas ani individue: anoj de ConBici estas asocioj. Asocioj anaj grandas nuntempe de 4 ĝis 100-multaj anoj.

Asembleo okazas duonjare. Ĉiuj penas, ke decidoj akceptitu ĉiesjese. Manke de konsento, detalaj reguloj diras, kiel fari por voĉdonado. Decidojn inter asembleoj prenas «sekretariaro» konsistanta el 5-10 homoj kiuj ne povas posteni pli ol tri sinsekvajn jarojn.

Krome, administradon zorgas «konstanta oficejo», kio tamen ne estas ejo. Ĉiun duan jaron, grupo de ConBici prenas la taskon kaj tiel iĝas «konstanta oficejo» por administrado kaj informado. La madridan grupon Pedalibre, kiu dum du jaroj draste modernigis la materialon kaj funkciadon de la «konstanta oficejo», stafete anstataŭos la kordova grupo Plataforma Carril-Bici de Córdoba, unu el la plej aktivaj kaj efikaj biciklantogrupoj de Hispanio, marte 2003e. La grupo rolanta kiel «konstanta oficejo» elektas homojn el sia aktivularo por zorgi pri la diversaj ConBici-taskoj: informado, kasado, bultenredaktado, k.a.

La bulteno de ConBici estas monata reta ena informilo sendata al ĉiuj ConBici-grupoj por tenadi kunordiĝon de la koncernaj responsuloj.

Aparte, ConBici eldonas tre belan publikan revuon Sin Prisas, tio estas, «Malhaste», bedaŭrinde nur 2-3-foje jare. Pro tradicio (tio estas, tradicie mankas aligrupaj volontuloj) la revuon de jaroj zorgas kaj administras la madrida grupo Pedalibre. Nur la kompostadon faras aligrupaj homoj en Ciudad Real. La revuon ricevas ĉiuj ConBici-grupoj. Iuj mendas nur kvin ekzemplerojn (la minimumon) kaj konservas ilin en sia ejo; aliaj mendas kvanton sufiĉan por plusendo al ĉiuj siaj anoj. Evidente, krome ĉiu grupo faras propran bulteneton nur por siaj anoj, paperan aŭ retan. Sin Prisas estas abonebla por individuoj, sendepende de aneco.

Fine, laŭbezonajn laborgrupojn funkciigas volontuloj el la diversaj ConBici-grupoj. Jen estas funkciantaj laborgrupoj pri eldonado, instruado, retpaĝaro, leĝaro… La laborgrupoj funkcias rete, kaj informas pri sia agado la sekretariaron kaj la asembleon.

Vigla kaj dinamika strukturo el kiu multo lerneblas.

Unua kunlaboro

Traleginte malnovajn numerojn de Sin Prisas, mi trovis ke somere 1996-e, la revuo publikigis malgrandan pribiciklan vortareton de 22 terminoj en 5 lingvoj. Jen ŝanco. Mia propono fari novan version pli kompletan, kun malpli konataj lingvoj, inter kiuj Esperanto, estis varme tuj akceptita.

Do, jen ek al kontakto kaj kunlaborado kun BEMI, kiu jam havis vortareton en la reto. Korektado kaj kompletigo de la jama vortareto postulis la tutan oktobron, monaton da ĉiutaga frukta retkunlaborado kun pluraj biciklemaj esperantistoj. Nur 71 vortoj, foje tre fakaj, en 7 lingvoj, postulis grandan penon. Misoj, nuancoj, «falsaj amikoj», serĉado de teknikaj informoj…

La rezulto impresis la ĉefredaktistojn de la revuo. Ili unuafoje vidis Esperanton laboranta. La vortaron akompanos artikolo, kun iom seka ŝoka aluda enkonduko pri la lingva problemo, boneco kaj malfacilo lerni multajn lingvojn, kunlaboro kun BEMI… Fina natura mencio de Esperanto kiel laborlingvo por redaktado de la vortaro sufiĉu. Legantoj ŝokiĝu senplie kaj miru. La hispanlingva artikolo cetere legeblas rete: Bicikla plurlingva vortaro.

Dua

Antaŭ jaroj la madrida metroo decidis krei regularon por permesi biciklojn enmetroiĝi. Tiam la metroestroj petis de Pedalibre konsilon, kaj la bicikla asocio proponis la tiaman regularon de la barcelona metroo, kiun la madrida pigre kopiis. De tiam eblas porti biciklon en metroo semajnfine kaj festotage de 6a ĝis 16a. Baldaŭ poste, la barcelona metroo draste ŝanĝis sian regularon, kaj permesis biciklojn senlime krom dum difinitaj pinthoroj. Bedaŭrinde la madrida kompanio neniam sekvis la ekzemplon, malgraŭ petoj.

Krome kaj amuze, madrida metroo malpermesas biciklantojn uzi aŭtomatajn ŝtuparojn, kaj devigas ilin ŝultre porti la biciklojn sur ordinaraj ŝtuparoj, ege pli riske. Dume kaj saĝe kaj paradokse, en la trajnejoj jes eblas porti biciklojn sur aŭtomataj ŝtuparoj. Ĉar foje metroejoj apudas trajnejojn, reguloj malsamas — je iom da metroj.

Pedalibre decidis kampanji por plibonigo de kondiĉoj porti biciklojn en metroo. Unue las asocio ekigis subskribpetadon. Due preparatas publika frapa evento, trabicikladi 24 horojn la urbon…

Kaj jen dua ŝanco por Esperanto: mi proponis kompili informojn pri metro- kaj bus-regularoj pribiciklaj el alilandaj urboj, kaj per ili prezenti dosieron al la metro-estroj.

Rea kontakto al la BEMI-anoj. La informojn de ili senditajn mi akompanigas per hispana traduko kaj plusendas al la Pedalibre-aktivuloj: Parizo, San-Francisko… Venados pliaj, ankaŭ pere de la UEA-delegitaro. Miaj kunuloj en Pedalibre respekte ekmiras, kiel facile per tiu nekonata lingvo, pri kiu ili neniom sciis ĝis nun.

Tria…

Multaj biciklemuloj biciklas ankaŭ turisme, foje alilande. Ili prenas kaj plenigas siajn biciklosakojn kaj ekpedalas. Iuj eĉ tutmonden. Plimultaj tiaj vojaĝantoj ne postulas tre komfortajn loĝkondiĉojn: gastejoj, dormosakoj, propra tendo… Kontakto kun homoj kaj naturo preferatas ol konvencia komforto…

Jen klara refoja ŝanco por Esperanto: Artikolo pri Pasporta Servo, unu el niaj plej prifierindaj atingoj. Multaj PS-gastigantoj biciklemulas. Ties anoncojn mi montros kiel ekzemplojn en la artikolo, kun traduko. Fotoj, kaj detala priskribo de la sistemo.

Post ŝoko renkonti en numero de Sin Prisas utilan vortaron kun nekonata lingvo Esperanto, legantoj vidu en posta numero de la revuo, ke tamen la afero ne estas simpla kuriozajho sed io utila por ili.

Esperantujeska kongreso

Gijón. Escepta sunplena semajnfino inaŭguras ĉe-mare novembron 2002-an. Urbo trairita de ĉiaspecaj bicikloj kaj biciklantoj. Ne pro la 4-a Iberia Kongreso pri Biciklo kaj Urbo kiu venigis nin, sed simple ĉar estas tiel… Miaj nekredantaj okuloj ĉasas biciklantojn sur la strato. Mia vojaĝkunulo Juan mokas: Vi lastatempe maltro vojaĝis, ĉu ne? Se vi nur estus en Barcelono! Prave. Barcelono, de mia lasta vizito en 1991, draste ŝanĝiĝis en bicikloabundan kaj pedalaman urbon. Sed eĉ Gijón shokas reve al madridpurgatoria penbiciklanto. Pedalade la avenuon Shultz, antaŭnelonge kaj definitive fermitan por privataj aŭtoj, mi du-rade ridetas akompane de malmultaj fojaj busoj kaj taksioj. Bruo apenŭas, fumo foras, piedirantoj libere transiras. Grandaj brilaj trafikafiŝoj avertas ĉiuangule: «Nur publikaj transportiloj — kaj bicikloj».

La renovigita junulargastejo de Gijón plaĉas. 18-jarcenta palaceto kun apuda moderna aldonaĵo, komfortaj instalaĵoj, persunaj akvovarmigiloj, ĝardeno. Kvar kilometrojn for de la urbocentro, trankvila promeneto por ni urbeganoj. La kongresejo, kulturejo Jovellanos, iam gimnazio de kiu eblis rigardi la maron, je nomo de la asturia 18-jarcenta eminentulo; bonaj aŭloj, bela loko.

Tipe Esperantuja etoso, sen Esperanto. Tamen…

Lingvaj problemoj

Ŝoke kaj malĝojige por Esperantisto, partopreni asembleon en kiu ĉeestantoj ne povas interkompreniĝi pro manko de komuna lingvo. Ĉeestis katalunlingvuloj kaj eŭsklingvuloj, sed ĉiuj konis la kastilian. Tamen la tri junuloj reprezentantaj Portugalan Federacion de Bicikloturistoj kaj Biciklantoj partoprenis nur fizike. Je la komenco mi, kiel sekretario de la asembleo, demandis de ili, ĉu ili komprenas la hispanan. Unu diris, portugale-geste, ke li povas sufiĉe kompreni, se oni nur parolas malrapide. Diveneble, neniu parolis malrapide dum la asembleo, kaj ili plej ofte enuis, kaj foje forlasis la ĉambron por momento. Estis malĝojiga situacio por mi, sed neevitebla.

Dum la debatado pri la nova retpaĝaro de ConBici, mi reprenis la Esperantan torĉon, sen eĉ mencii Esperanton: Sufiĉis turni min al la portugalaj samideanoj (bicikle samideanaj, ĉi-kaze) kaj rekte proponi, per malrapida hispana lingvo, kunlaboron por traduki la retpaĝojn en la portugalan. Atute, ĉar neniu antaŭe pensis pri tio. En la protokolo restis de ĉiuj aprobita la decido entrepreni la tradukon en la portugalan, kaj laŭeble en aliajn ajnajn lingvojn, se nur estos kunlaborantoj… Jen plia semeto.

Fine de la asembleo, vico venis por la portugalo Jorge Sintra sciigi la preparojn de la venonta Iberia Kongreso, okazonta en Lisbono 2004-e. Kaj vico venis por la ceteraj senti nun la rolojn ŝanĝitaj: Jorge alparolis portugale, kun helpaj dankindaj hispanigoj prononcaj kaj vortumadaj. Ĉiuj gapis penante kompreni. Reprezentanto de unu el la katalunaj grupoj sugestis al li disponigi interpretadon dum la Lisbona kongreso. Saĝe. Saĝe, sed mi anime ridis silente… Endas ekkontakti miajn portugalajn samideanojn (ĉi-foje lingvajn).

Pluoj

En la buso madriden, la decidoj kaj protokoloj estis komforte enkomputiligitaj (mirinda malnova poŝkomputileto Psion 5mx). La prezidanto de Pedalibre subite demandas: Cetere, ĉu vi opinias, ke Esperanto vere havas futuron? Sufiĉas ridete redemandi: Ĉu biciklo kiel urba veturilo havas futuron? Li komprenas, kaj ne demandas plu.

Dimanĉe, dum la kongreso finiĝis en Gijón, mi unuafoje helpis kiel deĵoranto ĉe la stando de Pedalibre en la madrida foiro Biocultura. Interesa sperto, kompari al nia HEF-partopreno en Expolingua la publikan prezentadon de alia neprofesia asocio en simila medio. Lernige, kompari reagojn de publiko, same nescianta pri ambaj movadoj, tamen sen seriozaj antaŭjuĝoj nek misscioj pri la bicikla… Tio estas kerna diferenco. Pri tio ĉio tamen aliartikole.

Instruoj

Mi lernas multon. Unue mi pliafoje relernas ion kion feliĉe mi neniam forgesis: kiom neutile estas peni konvinki pri la utileco de nia lingvo, dum por ĝi ne sentiĝas praktika bezono. Des pli neutile, eĉ malutile, se konvinkemuloj mem ne regas ĝin nek konas pri ĝiaj movado, historio kaj kulturo. Des pli malbone se spice per sektecaj agoj kaj aspektoj kiuj suspektigas prudentajn eksterulojn kaj malfaciligas montri, ke Esperanto estas nura vera lingvo. Krome ridinde, se la penado celas ne nur enkapigi la senmakulan idealecon de Esperanto sed konvinki la homojn nepre eklerni la lingvon.

Male, en medio kie sentiĝas bezono pri internacia komunikilo, estas plej utile simple kaj nature ekuzi Esperanton por solvi problemojn aŭ por per ĝi prisukcesi aliiel malfacilajn taskojn. Sen averto…

Sen averto, sen propagando, sen varbado, sen sekteco, sen trudo. La homoj mem demandos nature kaj senĝene, vidinte la efikon.

Efikon ni ofertas, ne belajn vortojn (ja belajn vortojn ankaŭe, sed Esperantajn).