Abonilo

Aboni la esperant-lingvajn aktualigojn de ĉi paĝaro:

Kunnoti ĉi paĝon




Aŭtoreco kaj licenco

Enhavo:

Informo pri la aŭtoreco kaj la licenco de la ĉi-paĝara enhavo.


Krom eksplicite indikite, la tuta enhavo ĉi-retpaĝara estas verkita de mi: tekstoj, tradukoj, fotoj, desegnaĵoj, sonregistraĵoj kaj videoj. La enhavon prenitan de alia fonto mi montras kun permeso kaj klare markas per la datenoj de la aŭtoro kaj laŭkaze per ligilo al la devenloko.

Verki ĉi retpaĝojn estas plezura tasko al mi sed tre tempo-postula. Mi penas zorgoplene verki enhavon interesan kaj utilan por aliaj (la mesaĝoj ricevitaj, kiujn mi dankas, konfirmas mian sukceson) kaj montrantan miajn proprajn vidpunkton kaj manieron agi. Mi kuraĝigas vin fari same. Uzu vian cerbon, vian imagon, viajn spertojn kaj viajn konojn por viastile verki viajn proprajn enhavojn. Laŭ vortoj de iu: Ne stultulu, estas io plia ol kopii kaj alglui....

Tamen mi apogemas liberajn licencojn, pro kio la de mi verkitan enhavon ĉi-paĝaran mi publikigas sub licenco de Creative Commons de speco Atribuo; Distribui kun sama permesilo

Tio signifas ke vi rajtas kopii kaj uzi ĝin sub jenaj kondiĉoj (krom se mi speciale permesas alion):

  • Mi devas atribui la verkon, ankaŭ per ligilo al la paĝo de la aŭtoro.
  • Modifitan verkon vi devas distribui per licenco identa al tiu ĉi.

Ĝis fine de 2012-07 la permesilo malpermesis la reuzon de la enhavo por komerca celo. Ne plu estas tia limigo.

Mi kuraĝigas vin legi la mallongan resumon de la licenco.

Se vi uzas por io la enhavon ĉi-paĝaran, mi ĝojus ke vi skribu al mi por sciigo.

Jene mi plidetaligas iujn punktojn pri ĉiu speco de enhavo:

Tekstoj

Escepte se eksplicite indikite, ĉiujn tekstojn de ĉi retpaĝaro, hispanlingvajn kaj esperantlingvajn, verkis aŭ tradukis mi.

Bildoj

Escepte se eksplicite indikite, ĉiujn bildojn de ĉi retpaĝaro faris mi, same fotojn, desegnoj kaj grafikojn. Ekde januaro 2008a, ĉiuj estas markitaj per la retzono vivirenbicicleta.info.

Pro teknikaj kialoj (konsumo de ret-bendo) ne estas permesite krei rektajn ligilojn al la bildoj.

La bildoj ne de mi faritaj havas sub si ligilon al sia fonto, kiun mi kontaktis kiam la uzkondiĉoj ne estis klaraj.

Sondosieroj

La sondosieroj en ĉi-paĝaro estas publikigitaj kun permeso de la originalaj fontoj, krom eksplicita indiko kaj pravigebla kialo. Ĝis nun temas pri registraĵoj de mi faritaj el radioprogramoj por la fako transskribaĵoj.

Pro teknikaj kialoj (konsumo de ret-bendo) ne estas permesite krei rektajn ligilojn al la sondosieroj.

Videdosieroj

Escepte se eksplicite indikite, ĉiujn videojn de ĉi retpaĝaro filmis mi.

Pro teknikaj kialoj (konsumo de ret-bendo) ne estas permesite krei rektajn ligilojn al la videdosieroj.

Dezajno

La dezajno ĉi-paĝara esta versio de mi farita el dezajno nomita Clean Looks 2006e kreita de Matt Hollis. Siavice, tiu dezajno estas versio de alia nomita autonomus 2004e kreita de Adam Particka.

Ambajn dezajnojn la aŭtoroj publikigis en la paĝaron Open Source Web Design por senpagaj uzo, adapto kaj modifo fare de iu ajn ilin bezonanta, kun nura kondiĉo, ke ili estu priinformitaj kaj ie surpaĝare menciitaj.

La originala dezajno de Adam Particka uzis tabelojn por la enpaĝigo, kio malkongruas kun la bazaj normoj pri alirebleco. La versio farita de Matt Hollis solvis tiun problemon anstataŭigante la tabelojn per stilfolioj (CSS). Tamen, li uzis fiksajn mezurojn por la kolumnoj kaj ceteraj eroj, kio same kaŭzas alireblecajn ĝenojn. Mia propra versio korektas tiun limigon uzante relativajn mezurojn, tiel que la dezajno nun estas «likva», tio estas, ĝi adaptiĝas al ĉiu ekrangrando, ene de certaj limoj.

Citaĵoj

La kopio de citaĵoj en ĉi paĝojn tenas sin al la hispana leĝaro, specife al la artikolo 32 de la Leĝo 23/2006, de la 7a de julio, kiu modifas la reverkitan tekston de la Leĝo de kopi-rajto, aprobitan per la Reĝa Leĝo-Dekreto 1/1996, de la 12a de aprilo, kaj kiu tekstas jene:

Artikolo 32. Citado kaj ilustrado instruaj.

  1. Estas laŭleĝe inkludi en propran verkon erojn el ali-ies verkoj tekstaj, sonaj aŭ aŭdvidaj, kaj ankaŭ izolajn verkojn kun figura rolo, plastika aŭ fota, kondiĉe ke ili estu jam diskonigitaj verkoj kaj ilian inkludon oni faru kiel citaĵon aŭ por ilia analizo, komento aŭ kritika prijuĝo. Tian uzon oni povas fari por instruaj aŭ esploraj celoj, en mezuro pravigita de la celo de la inkludaĵo, kaj indikante la fonton kaj la nomon de la aŭtoro de la uzita verko.

La citaĵojn kiuj ilustras iujn paĝojn mi ne kopiis el aliaj fontoj, sed mem trovis ilin en libroj de mi legitaj.

Por pli scii

Wanna Work Together? (CC) (Ĉu vi volas labori kune? kun subtitoloj en Esperanto)

Anglalingva sed Esperante subtitoligita populariga video pri la licencoj Creative Commons: iliaj origino, kialo kaj funkciado.

Creative Commons

Ĉefpaĝo de Creative Commons, en la angla.