Citaĵoj de Friendensreich Hundertwasser

Kontraŭkovrila teksto:

La aŭstra pentristo kaj arkitekto Friendensreich Hundertwasser (1928-2000), konsiderata unu el la plej eminentaj kaj strangaj nomoj de la nuntempa arto, ĉiam deklaris sin "malamiko" de la rekta linio kaj pioniro de la plurkoloraj fasadoj, kiel tiu farita en Vieno en 1985. Kritikistoj ne estis bonvolaj nek unuanimaj pri la verkaro de Hundertwasser, el kiu elstaras la provoka manifesto Ŝimado, de 1959, kontraŭ la raciismo en la arkitekturo, kie li forlasis por ĉiam la rektan linion kaj unuafoje lanĉis sian Teorion pri la Humo, ontan disputo-temon en la diskutoj ekologiistaj.

Paĝo 39 (citaĵo de Hundertwasser mem):

Kiom malmulte necesas por vivi! Tiuepoke mi jam havis mian filozofion. Mi diris al mi: estas idiotaĵo tio, ĉiam petadi pli da. Komunistoj, socialistoj kaj sindikatoj obstine klopodas atingi pli da mono kaj pli da aĵoj aĉeteblaj per mono. Kio okazus se homoj ĉiufoje petus malpli anstataŭ pli? Ili estus pli feliĉaj, pli sanaj, ne manĝus grasojn, anstataŭigus siajn aŭtojn per bicickloj, kultivus legomojn ĝardene; ĉiuj ni bezonus malpli da mono; mi kredas ke tio estus interesa eksperimento.

Paĝo 54:

Multajn jarojn poste Jeanne Facchetti rememoros tion, kiel, jam 1950e, Hundertwasser estis altirinta la atenton de tiu galerio; ŝi rememoris lin jene: "alloga junulo, iom hontema, trankvila, sed kun karaktero… Ŝajnas, ke mi nun vidas lin… biciklantan, kun la pentraĵoj surdorse. Li surhavis grizan puloveron, de li dezajnitan, kun strioj brilruĝaj, bluaj, verdaj kaj oranĝaj. Li havis longajn kaj delikatajn manojn, kovritajn de pendantaj tro longaj manikoj… li surhavis senkoluman ĉemizon kaj sandalojn kiujn li mem faris.

Por pli scii