La Biciklaŭno radie en Kenjo (2007-02-07)

Bazaro en Nairobio

Mi vivas malmutekoste pro konscienco, ĉar mi ja ne povus vivi kun pli da mono, se mi ĝin havus, en lando kie la homoj ne havas ĝin, ĉu?, kaj samtempe peti gastamon iliahejme, kaj peti de ili akvon. Do, kaj solidarece kun ili kaj pro mia karaktero, mi ne povas porti kroman monon miapoŝe. Mi iagrade agas kiel ili, mi manĝas kion ili manĝas kaj, nu, mi klopodas adaptiĝi.

Álvaro Neil, la Biciklaŭno.

Mi registris kaj transskribis novan intervjuon al Álvaro en la programo A día de hoy (Je la hodiaŭa tago) de Punto Radio, hieraŭ la 7an de februaro.

Eblas legi kaŭ aŭskulti en la hispana la intervjuon de 2007-02-07 al Álvaro Neil.