Alia kuŝbiciklo de 26-colaj radoj

De kiam mi ekinteresiĝis pri kuŝbicikloj en 2002, ĉiam aparte logis min la mallongaj kuŝbicikloj havantajn du 26-colajn radojn. Unuflanke, ili estas malpli konataj; aliflanke ili pli similas la ordinarajn bicicklojn; kaj fine, estas nemultaj modeloj tiaj, ĉar ilia dezajno devigas solvi certajn malfacilaĵojn.

biciklo Ecobent Basic

Tial estas ĝoje trovi novan modelon, speciale kiam la fabrikado estas preskaŭ manfarita kaj la aŭtoro estas ne nur amanto de homenergiaj veturiloj, sed ankaŭ same interesita pri la biciklo kiel veturilo malmultekosta, efika, sana kaj pura.

Post ol kontakti Luca Mariano, la juna torina inĝeniero kiu fabrikas la Ecobent-biciklojn, mi aldonis lian modelon Basic en mian liston de kuŝbicikloj de 26-colaj radoj.

Kaj se vi preferas, Luca ankaŭ transformas vian ĉiaterenan biciklon en kuŝbiciklon. Ĉion li klarigas siapaĝe (en la itala): Ecobent.