La last-merkreda intervjuo farita
de Jaume Segalés kaj María Durán
al Álvaro en Punto Radio
estis pli mallonga ol kutime.
Tamen la biciklaŭno havis tempon bonege rakonti, kiel la hispana ambasadejo en
Etiopio neniom helpis lin por organizi unu el liaj spektakloj:
Ili volis foton kun la pajaco; sed la pajaco ne fotiĝas apud mensogemaj politikistoj
;
kiel li jam prepariĝas por ree bicikle defii la dezerton, voje al Sudano:
Certe tie ne estas multaj cirkoj; mi maksimume povos spektakli
kiel kvietigisto de serpentoj, ĉar supozeble mi pliafoje renkontos iun serpenton
;
kaj li ankaŭ malkaŝis la titolon de sia nova libro...
Per la kunlaboro de Alegría Martín, babilejano ĉe biciclown.com, disponeblas la transskribaĵo de la intervjuo de la 9a de majo, kaj ankaŭ tiu de la 2a de majo, kiu ankoraŭ atendis.