La biciklo Anakleta
Anakleta de 1991 ĝis 2003
Tiu estis la aspekto de mia ĉiaterena biciklo Anakleta dum jaroj. Ĝi estas Bianchi de ĉ. 1990. Ĝia framo estas dukiale neordinara:
- Ĝi havas du maldikajn horizontalajn tubojn anstataŭ unu dika.
- La selforko finiĝas ĉe la antaŭa tubo, ne ĉe la seltubo.
Mi plurfoje sensukcese provis trovi ioman informon pri ĉi tia biciklo. Fine, en 2005, en la interesa libro Mountain-Bike técnica)) de Herman Seidl (Ediciones Desnivel, Madrido, 1992) mi trovis, en listo de bicikloj de nekutimaj framoj, foton de sammodelan biciklon kaj jenan klarigon: la biciklo-framon 'araneaĵa' dezajnis Richard Cunningham kaj ĝin popularigis Bianchi.
La biciklo havas kroman karakterizaĵon: Ĝiaj antaŭaj dentoradoj estas ovalaj. (modelo Biopace-SG de Shimano). Tiaj dentradoj siatempe estis promesplena novaĵo sed ĝiaj teoriaj avantaĝoj ne estis praktike signifaj kaj ili rapide malpopulariĝis. La tri antaŭaj dentradoj havas 28, 38 kaj 48 dentojn. La tri malantaŭaj dentradoj havas 14, 15, 17, 20, 23, 28 kaj 30 dentojn. La krankoj longas je 170 mm.
Anakleta de 2003 ĝis 2008
En 2003 mi komencis la famegan Kondor-projekton, kiu igis Anakletan belega mallonga kuŝbiciklo de suba stirilo.
Anakleta ekde somero 2008a
En 2008a somero mi ekigis la famegan projekton Kruciĝo, kiu duafoje transformis Anakletan. Ĉi-foje la rezulto estis belega mallonga kuŝbiciklo de frontrada tirado kaj stirilo — alta (dume).
Anakleta ekde vintro 2008a-2009a ĝis printempo 2013a
En aŭtuno 2008a la famega projekto Fantoma Kruciĝo triafoje transformis Anakletan, pli bone dirite, ĝian stirilon: fine, la neantaŭvideblajn ecojn de frontrada tirado akompanis la komforto de suba stirilo.
La fotoj montras la unuan aspekton, tuj por la aliformigo, kaj la aspekton fine de julio 2012a, post multaj ŝanĝoj kaj plibonigoj.
Ekprintempe 2013e, post preske dek jaroj kaj multaj transformiĝoj, Anakleta estis malmuntita kaj gardita; iuj siaj eroj utilis por konstruado novan biciklon, pli leĝeran kaj komfortan: Urganda.