Kondor-projekto: dua prototipo
2003-07-03
Por konstrui la duan version de la bumo mi utiligis du ŝtalajn tubojn, en kies antaŭajn pintojn enmetiĝos la forkeroj.
2003-07-05
Videble, la forko de la kurbiciklo estis jam veldita pinte de la ŝtalaj tuboj, do necesis apartigi la kondukĉenajn tubojn por preni mezurojn por meti la novan bumon.
Forlasinte aliajn eblojn, mi decidis veldi la bumon. Decidinte la ĝustajn longon kaj angulon, mi fiksis ĝin por la veldado. Tio neniom facilis. Krom nia spertmanko, kadra kaj tubaj materialoj ne kunlaboremis.
Alia vidaĵo pri la veldado. Videblas la veldoj kiuj kunigas la forkon kaj la ŝteltubojn.
2003-07-06
Detalo de la veldo inter bumo kaj framo. Mi fiksis tubopecon orta por plifortikigi la ĉefajn tubojn.
Manke de remburaĵo, mi surmetis kusenojn por ekprovadi la duan prototipon, jam kun veldita bumo.
Jen mi provanta la duan prototipon, kun provizora stirilo, duonkonstruita sidilo kovrita de kusenoj kaj malprovizora kasko.
Nur mia frato José Luis [ĥoselujs'] kuraĝis provi la prototipon, antaŭ ol ĝi ekdispeciĝos. Li eĉ ne kaskon prenis, kvankam neniu estis certa, kiel ĝuste debicikliĝi.
2003-07-07
Perfekta profilo de la nuda sidilo. La invertitan kaj suprenlevitan promenstirilon mi uzis por la unuaj provoj.
Tre klare observeblas la sistemo teni la dorsapogilon: laŭmezura peco el aluminia kvadrata-sekca tubo entenas la kapon de la originala seltubo, dum ĉe la antaŭa ekstremo, plenigita per lignopeco, ĝin trairas horizontala stango fiksita ĉe la dorsapogilo.
Post la provado la sistemo montriĝis tamen tro komplika, nesufiĉe firma kaj malfacile ĝustigebla.
Du gravaj detaloj: unue, la fiksaĵo de la dorsapogilaj tuboj per la originala peco kiu kunigis ambajn bicikloparkilajn vangojn (unu el ili anstataŭigita per mallonga tubopeco); due, videblas la nova sidilplato, el 10-milimetra forekso kaj senpere boltita al la centra peco kaj al la lignaĵoj, kio nenecesigis la duan aluminian tubon de la bicikloparkilo.
Detalo de la veldo inter bumo kaj framo. Ĝi jam kovritas per mastiko "epoxy" kaj smirgitas.
La ĉeno estis jam muntita en la konduktuboj.
2003-07-08
Metonte la ĉenpuŝilon mi rimarkis, ke mi fortranĉis la sidiltubon de la kurbiciklo kaj lasis la oblikvan, kiu ne taŭgas por teni la ĉenpuŝilon. La nura solvo estis veldi novan tubon.
Surfote, la ĉenpuŝilo senutile muntita ĉe la misa tubo.
Por fiksi la tolon sur ĉirkaŭ la remburaĵo mi uzis malnovan elektran kablon kredante ĝin leĝera kaj fortika. Tia ĝi ja estas, sed ankaŭ nestreĉebla.
2003-07-09
Necesis veldi pecon el la kurbicikla sidiltubo tien de kie mi fortranĉis ĝin. Mi ne imagis, ke la ĉenpuŝilo ne povos funkcii same ĉe la oblikva tubo.
Eraron ĉi tian oni faras nur dum la unua biciklokonstruado.
Detalo pri la fiksaĵo de la supra ĉenkonduka tubo al la kadra sidiltubo. Ĉi-loke necesis iom distigi la konduktubon dis la framo por ke la ĉeno paralelu la malantaŭan dentradaron.
Mi fiksis per plastaj unu flanĝo kaj pluraj bendoflanĝoj, kiuj ĉiuj rompiĝis plurfoje dum la posta provado. Por la tria prototipo mi anstataŭigis ilin per du metalaj flanĝoj bolt-kunigitaj.
2003-07-11
Ĉar ja sidilplato estis jam tegita per oranĝa ŝtofo, mi per la definitiva nigra tolo tegis unue la dors- kaj kap-apogilon.
Videblas, ke la tubo kiu tenu la antaŭan ĉenpuŝilon estis jam veldita ree, kaj la lumilo muntita.
2003-07-27
La kompleta sidilo estis jam nigre tegita, kaj post preskaŭ du monatoj la kilometrilo reinstalita.
Jen la splenda aspekto de la sidilo, tute remburita per kaŭĉuk-gumo kaj tegita per brila nigra tolo imuna kontraŭ veteraj rigoroj.
La sidilo estis komforta en la praktiko, sed la dorsapogilo estis tro granda: Ĝi malebligis retrorigardi kaj emis flankenkliniĝi.
Post multaj kombinoj de stirilo kaj stiriltenilo, mi venis al sufiĉe kontentiga solvo: la femuroj apenaŭ tuŝis la stirilon dum pedalado, kaj eblis surbicikliĝi kaj debicikliĝi relative facile.
La stiriltenilo estas riparita promenbicikla. Ĝi estas aluminia kaj avantaĝe pli malalta ol ordinaraj. La stirilo estis aĉetita ĉar neniu havata taŭgis.
Surfote maldekstre videblas la tintilo renversita por ke ĝi ne ĝenu la pedaladon.
2003-08-01
Tiastate restis la dorsapogilo post la lasta provtago de la dua prototipo. La peco ĝin tenanta ĉe la seltubo ne kapablis fiksteni ĝin senmova. Probable ĝi emis turniĝi dekstren pro la plia forto de la tiuflanka kruro.
Tiel fleksiĝinta estis la bumo post la tiutaga provitinero. La veldaĵo ĉe la maldekstra tubo ne eltenis, kaj la dekstra tubo fleksiĝis. Revenvoje ne eblis pedali (sed feliĉe longe sobiri).
Tio estis la fino de la dua prototipo.
La fiksaĵo de la supra konduktubo al la framo rompiĝis pliafoje dum la lasta provtago, kaj ĝin mi riparis porokaze per du plastaj bendflanĝoj.
La malsupra tubo bone statis ĉar la de ĝi eltenata premo estas ege malplia.
Jen statis la bumo post 30-km-a provado de la biciklo. La maldekstra tubo malveldiĝis kaj la dekstra (jen fote) fleksiĝis.
Detalo de la rompita veldaĵo, kiu igis la aliflankan tubon fleksiĝi.