Kuŝbicikla muzeo
Unu el la kutimaj «famaj frazoj» de mi aŭditaj kiam mi montras mian hejmfaritan kuŝbiciklon estas: ¡Patentu ĝin, neniu kopiu vian ideon! Male, mi esperas ke, por la propra sano, multaj homoj kopiu «la ideon», samkiel mi «kopiis» ĝin de aliaj. Kiam al la invito patenti la laŭdiran inventon mi respondas ke tiaj bicikloj estas pli ol centjaraj, mi kutime vidas surprize malfermitaj boŝoj kaj nekredemaj mienoj: Ĉu? Sed mi neniam vidi iun.
Ĉi paĝo enhavas kompilon de bildoj kaj datenoj pri iuj malnovaj kuŝbicikloj. Konstateble, tro malfruas por patenti ilin, sed ne por ilin ĝui.
1869
Ĝustigebla biciklo de McDonald.
Plibonigita velocipedo de Monod.
1885
Glacivelocipedo de Hussong.
La nova velocipedo, foto far Mr. Aid, West Parms, Skotlando.
1892
Komiksa bildo pri kuŝbiciklo.
1896
Horizontala biciklo de M. Challand, foto el La Nature, oktobron 1896an.
1905
Biciklo de dista subsidila stirilo. Ŝajne, unu el unuaj bicikloj de suba stirilo, kaj eble el la unuaj amasproduktitaj.
1914
Kuŝbiciklo de Peugeot
Karikaturo pri kuŝbiciklo.
1915
Kurioza kuŝbiciklo kun aneksita fusilo kaj de preskaŭ tute kovritaj radoj.
1919
Komforta sidilo, hufo kaj stirrado. Tiuepoka kritiko diris ke evidente biciklo tia celas komforton, ne rapidon. Niaepoke iuj neniam kuŝbiciklintaj plu same missupozas, ke ambaj celoj kontraŭas.
1921
Modelo J-Fiets.
1933
Velocar far Charles Mochet, stirate de Francis Faure, superas la hor-rekordon. La nekonatan kaj emocian historion de Velocar vi povas legi sur paĝo Malpermesite venki: La historio de la kuŝbiciklo.
1978
La Avatar-modelo de Fomac Corporation, dezajnita de la MIT-profesoro David Gordon Wilson, estas unu el ekigintoj de la kuŝbicikla renesanco dum la jaroj 1980-aj. Tiutempe Lightning Cycles venkis ĉe HPV-a kaj RAAM-a konkuroj, kaj Easy Racers superis la limon de 65 mejloj/h (104,6 km/h).
Por pli scii
- Recumbent Bicycle History: Fotoj kaj priskriboj de kuŝbicikloj ekde fino de la 19a jarcento ĝis nuntempe. En la angla.
- Rowery poziome - ilustrowana historia: Dupaĝa kunbilda historio de la kuŝbiciklo ekde fino de la 19a jarcento ĝis la 1930aj, kaj fotoj de pli modernaj modeloj. Pol-lingve.
- Myths and Milestones in Bicycle Evolution: Ideoj kontribuintaj al la bicicklo-evoluo. Angla-lingve.