Dusakaj apartigiloj por portilo

Se via portilo ne taŭgas por dusakoj, eblas meti apartigilojn, tiel ke la sakoj ne entrafu la radiojn.

Apartigiloj por dusakoj

Por konstrui apartigilojn sufiĉos du stangoj, fortikaj sed iom flekseblaj.

Mi faris per grandaj plastaj rand-ŝtopiloj (uzataj por ŝtopi la randojn de la plastaj tabuloj kiujn oni uzas por vitrodomoj kaj terasoj); mi fiksis ilin per plastbendaj flanĝoj.

Apartigiloj por dusakoj

Mi uzis ankaŭ kanojn, sed ili estu dikaj kaj krome havu sufiĉan kontaktan surfacon ĉe la portilo por ne rompiĝi. Ili povas esti duma solvo.

Apartigiloj por dusakoj

Laste mi provis tendajn stangojn. Mia malnova tendo Quechua, fine de sia vivo, donacis plimultajn siajn erojn por plej nekredeblaj pluutiligoj, inter kiuj la stangojn.