Novaĵoj pri Álvaro Neil
La last-merkreda intervjuo farita de Jaume Segalés kaj María Durán al Álvaro Neil en Punto Radio estis pli mallonga ol kutime. Tamen la Biciklaŭno havis tempon bonege rakonti tion, kiel la hispana ambasadejo en Etiopio neniom helpis lin por organizi unu el liaj spektakloj: «Ili volis foton kun la pajaco; sed la pajaco ne fotiĝas apud mensogemaj politikistoj»; ankaŭ tion, kiel li jam prepariĝas por ree bicikle defii la dezerton, voje al Sudano: «Certe tie ne estas multaj cirkoj; mi maksimume povos spektakli kiel kvietigisto de serpentoj, ĉar supozeble mi pliafoje renkontos iun serpenton»; kaj krome li ankaŭ malkaŝis la titolon de sia nova libro…
Per la kunlaboro de Alegría Martín, babilejano ĉe biciclown.com, disponeblas la transskribaĵo de la hispanlingvaj intervjuo de 2007-05-09 kaj intervjuo de 2007-05-02, kiu lasta ankoraŭ atendis.